Andreas Kneller (ankaŭ: Kniller, Knüller, Knoller; n. 23-an de aprilo 1649 en Lübeck; m. 24-a de aŭgusto 1724 en Hamburgo) estis germana komponisto kaj reprezentanto de la Nordgermana Orgenskolo.

Andreas Kneller
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1649 (1649-04-23)
en Lubeko
Morto 24-an de aŭgusto 1724 (1724-08-24) (75-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Zacharias Kniller
Frat(in)oj Johann Zacharias Kneller • Godfrey Kneller
Parencoj Johann Adam Reincken
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Andreas Kneller devenas de artista familio. Kaj la konata frato de Andreas siro Godfrey Kneller kaj lia patro estis pentristoj. En 1667 Kneller sukcedis la orgeniston Melchior Schildt ĉe la preĝejo Marktkirche en Hanovro. La 1-an de decembro 1685 oni elektis lin laŭ propono de Johann Adam Reincken kiel sukcedanto de J. Schade orgeniston ĉe la preĝejo St. Petri en Hamburgo. Jaron poste li edzinigis la filinon de Reincken, Margaretha Maria. En 1723 li pensiuliĝis favore al sia bofilo Jakob Henke, kiu tie laboris kiel orgenisto jam ekde 1717. Kneller mortis jaron poste en la aĝo de 75 jaroj.

Verkoj redakti

Samkiel de multaj aliaj komponistoj de la Nordgermana Orgenskolo ankaŭ de Andreas Kneller niatempe nur malmultaj komponaĵoj estas konataj. Postlasitaj estas:

  • tri kompletaj preludoj (en F-maĵoro, G-maĵoro kaj d-minoro) kaj kelkaj fragmentoj, samkiel
  • partito en ok variacioj Pri „Nun komm der Heiden Heiland“.

Literaturo redakti

  • Klaus Beckmann, Sämtliche Orgelwerke. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1987
  • G. Guillard, « Andreas Kneller », in: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2

Eksteraj ligiloj redakti