Andreas STARCK (naskiĝinta en la 6-a aŭ la 9-a de majo 1552 en Annaberg-Buchholz, mortinta en majo/junio 1611 en Mühlhausen (Turingio)) estis germana medicinisto kaj urba kuracisto en Göttingen, Erfurto kaj Mühlhausen.

Andreas Starck
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1552 (1552-05-09)
en Annaberg-Buchholz
Morto 30-an de novembro 1610 (1610-11-30) (58-jaraĝa)
en Mühlhausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo oficiala urba kuracisto • universitata instruisto • kuracisto • ĝenerala kuracisto
vdr

Vivo redakti

Interesaj literaturaj redakti

La filo de teologo estis enmatrikuligita - ankoraŭ kiel knabo - ĉe la universitato de Leipzig. De 1559-60 li frekventis la lernejon en Nordhausen kaj ricevis poste instruadon fare de la patro hejme. En 1562 li denove frekventis la lernejon en Nordhausen, poste (de 1567/78) en Halle. De septembro 1568 ĝis majo 1572 li estis ĉe la monaĥeja lernejo de Ilfeld, kiam estis tie kiel rektoro Michael Neander. La 12-an de majo 1572 li ekstudentis ĉe la universitato de Jena, unue verŝajne por studi filologiaĵojn. En majo de 1574 li forlasis la urbon por transloĝiĝi al Sondershausen.

Kuracista kariero redakti

Sekvis vojaĝo al Strasburgo, pli longa restado en la domo de la patro (kiu intertempe fariĝis superintendanto en Mühlhausen) kaj, ekde majo 1577, restado en Eisleben. De tie li iris en aŭgusto al Nürnberg ĉe la kuracisto Joachim Camerarius la pli maljuna. Tiu instigis lin reiri al Jena, kie li ekdstudentis medicine. Li restis en Jena ĝis la vintro de la sekvinta jaro.

Sekvis studvojaĝo i.a. en Italujon. Tra Verona, Mantuo, Cremona, Milano, Como, Koiro, Zuriko kaj Baden (Argovio) li atingis en la 4-a de junio 1580 Bazelon, kie li ekstudentis en la 16-a de junio. Ne tute du monatojn poste (27-a de aŭgusto) li faris disputacion por promociiĝi medicine. Temo estis: Theses medicae de Aurigine. La solena promociiĝo estis en la 6-a de septembro 1580 en ĉeesto de la rektoro Basilius Amerbach, de la dekano Johann Bauhin kaj de Felix Platter kiel promociiganto. Nur du tagojn poste li reiris en la direkto de Mühlhausen tra Strasburgo, Speyer, Worms, Frankfurt am Main kaj Marburg. En la 9-a de marto 1581 li enskribis sin ĉe la Universitato de Erfurto.

En la 29-a de majo 1581 li edziĝis en Mühlhausen al Barbara Birkner, la filino de la urbestro. En 1583 vokis lin kiel urbestron la anoj de Göttingen. En la 27-a de oktobro li forlasis kun la familio Göttingen en la direkto de Erfurto. En la 2-a de marto li iĝis civitano erfurta kaj aĉetis la domo Zum Leoparden.

Kiam mortis la ununura profesoro pri medicino ĉe la altlernejo erfurta (Joachim Quernten) en la jaro 1600-a, Stark iĝis ankaŭ dekano de la fakultato pri medicino kaj restis tiufunkcie ĝis la foriro en 1609. En 1600 li iĝis rektoro. Oni atestis al Starck ke li ege meritis pri la flego de medicino en Erfurto kaj substrekis ke la medicinaĵoj en Mühlhaŭsen - post ties foriro - tute neglektitis.

Post la morto de Anna en aŭgusto 1605 li denove edziĝis en junio 1608 al Juditha Ziegler, la vidvino de la erfurta konsilantarano Adolarius Finckelthaus. En 1609 li reiris al Mühlhausen kiel kuracisto urba, kie li mortis nur du jarojn poste.

Verkoj redakti

  • Von der Pestilentz / Kurtzer und einfeltiger Bericht / wie man sich mit Gottes hülffe durch Mittel von jm gnedig geschaffen / dafur bewahren / und die auch heilen möge. Erfurt 1597
  • Harmspiegel / darinnen gewiesen wird / das dem Harm und Vrinschawen in Pestilentz Zeit nicht zu trawen sey / vnd solches nicht allein betrieglichen / sondern auch in andern Kranckheiten sehr vngewis vnd gefehrlichen / furnemlich wenn man dorauff allein sol Artzney ordenen. Erfurt 1597
  • Krancken Spiegel Das ist Kurtzer Vnterricht / Wie erstlich ein Krancker: Dan ein rechter trewer Artzt / sich beyd / recht vnd Christlich verhalten mögen / Darneben auch/ wie in jtziger Pestilentz zeit sich zubewaren / vnnd dem Harm oder Vrinschauen nicht zutrawen sey / Nach ... Theophrasti Paracelsi Lehr vnd meinung. Mülhausen 1598

Literaturo redakti

  • Axel Wellner: Andreas Starck (1552–1611), Physicus ordinarius in Göttingen, Erfurt und Mühlhausen. In: Gundolf Keil (Hrsg.): Fachprosaforschung – Grenzüberschreitungen. Deutscher Wissenschafts-Verlag (DWV), Baden-Baden, Band 2/3, 2006/07, p. 187–216