Andreas Werckmeister

Andreas Werckmeister (* 30-a de novembro 1645 en Benneckenstein; † 26-a de oktobro 1706 en Halberstadt) estis muzikisto kaj muzikteoriisto de la barokepoko.

Andreas Werckmeister
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1645 (1645-11-30)
en Benneckenstein
Morto 26-an de oktobro 1706 (1706-10-26) (60-jaraĝa)
en Halberstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • orgenisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Werckmeister vizitis la lernejojn en Nordhausen kaj en Quedlinburg. Li ricevis sian muzikan edukadon de siaj onkloj Heinrich Christian Werckmeister kaj Heinrich Victor Werckmeister. En 1664 li iĝis orgenisto en Hasselfelde, dke jarojn poste en Elbingerode; en 1696 li iĝis orgenisto de la Martin-Preĝejo en Halberstadt.

El siaj komponaĵoj konserviĝis nur unu libreto: violonaĵoj kun ĝeneralbaso kun la titolo Musikalische Privatlust (1689).

Werckmeister konatiĝis al la posteularo pli vaste kiel muzikteoriisto, speciale per siaj traktaĵoj Musicae mathematicae hodegus curiosus… (1687) kaj Musikalische Temperatur, oder… (1691), en kiuj li priskribis la die nach ihm benannten bontemperatan agordon nomumita laŭ li.

Pluaj skribaĵoj redakti

  • Hypomnemata Musica (1697)
  • Erweiterte und verbesserte Orgelprobe (1698)
  • Cribum Musicum (1700)
  • Harmonologia Musica (1702)
  • Musicalische Paradoxal-Discourse (1707)

Retaj ligiloh redakti