Johann Nikolaus Andreas WISS (naskiĝinta la 27-an de decembro 1788 en Brotterode, mortinta la 13-an de januaro 1816 en Schmalkalden) estis germana poeto.

Andreas Wiß
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1788 (1788-12-27)
en Brotterode
Morto 13-an de januaro 1816 (1816-01-13) (27-jaraĝa)
en Schmalkalden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado redakti

Andreas estis la plej juna filo de protestantisma pastora familio el Brotterode kiu tiam apartens al la hesia-kasela enklavo Schmalkalden. Ekde 1801 li frekventis Ernestinum en Gotao kaj ekde 1806 la liceon en Schmalkalden. Ekde 1807 li studis en Rinteln teologion kaj kontinuigis (post ties malfermo) la studojn ĉe la universitato de Marburg. Ekde 1811 li laboris ĉe Kastelo Wilhelmshöhe apud Kaselo (la tiama rezidejo de Jérôme Bonaparte). Inter 1812 kaj 1814 li krome estis helppredikisto en Kaselo. Pro grava malsano li mortis en la aĝo de nur 27 jaroj.

Liaj dumvivtempe malpresitaj poemoj aperis jam en la mortojaro eldonate fare de la frato Christoph Wiß. Familio, naturo, religio kaj amo estas la temoj de lirikaĵoj liaj kiuj ŝvebas en sinteno romantika-religia.

Literaturo redakti

  • Andreas Wiß: Gedichte. Eldonis Robert Eberhardt. Wolff Verlag, Schmalkalden 2008, ISBN 978-3-941461-01-7, p. 200.