Andreas von Everdingen

Majstro Andreas von Everdingen (mortinta antaŭ 1412) estis la sesa konstruestro ĉe la katedralo de Kolonjo. Proksimume 1395 li fariĝis posteulo de Majstro Miĥaelo. Dum la ribelo de la burĝoj kontraŭ la patriciaro kaj postsekva civita renverso de 1396 Andreas staris sur la flanko de la (burĝaj) gildoj.[1]

Andreas von Everdingen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01) (624-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

En 1398 li estis menciata kiel Majstro Andreas, en 1412, en kiel mortinta „konstruestro en la katedralo de Kolonjo“.[2] Li konstruis la duan etaĝon de la suda turo kaj starigis la gruon, kiu fariĝos dum jarcentoj ekkonilo de la urbo Kolonjo. Li estis geedziĝinta kun ia Aleid.[3] Lia posteulo fariĝis ekde 1425 Nikolaus van Bueren (1380–1445).

Literaturo redakti

  • Leonard Ennen: Gerhard von Rile, en: ADB vol. 8, p. 356. Lepsiko, 1878
  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Johann Jakob Merlo: Nachrichten von dem Leben und den Werken kölnischer Künstler. Kolonjo 1850
  • Johann Jakob Merlo: Geschichte der Kölner Dombaumeister (= Nr. 75 der Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande), 1883
  • Max Hasak: Der Dom zu Köln, Berlino 1911, p. 104

Referencoj redakti

  1. Hasak, Dom, p.104
  2. Clemen (eldoninto), Der Dom zu Köln, p.62
  3. Merlo, p.83