Andrej Ľudovít Radlinský
Andrej Ľudovít Radlinský [radlinsji], laŭ la hungarlingve kutimaj nomordoj kaj ortografio Radlinszky Lajos András, estis hungarlandana slovaka pastro, lingvisto. Lia pseŭdonimo estis Radolínský, lia parenco estis Anton Bernolák.
Andrej Ľudovít Radlinský | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Andrej Radolínsky |
Naskiĝo | la 8-an de julio 1817 en ![]() ![]() |
Morto | la 26-an de aprilo 1879 en ![]() ![]() |
Lingvoj | slovaka • rusa • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Aŭstra imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto fizikisto lingvisto ĵurnalisto pedagogo katolika sacerdoto pastro ![]() |
Andrej Ľudovít Radlinský[1][2] naskiĝis la 8-an de julio 1817 en Alsó Kubin (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Dolný Kubín en Slovakio), li mortis la 26-an de aprilo 1879 en Kutty (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kúty en Slovakio).


Biografio
redaktiAndrej Ľudovít Radlinský frekventis gimnaziojn en pluraj lokoj, poste seminariojn en Emericanum kaj Nagyszombat, fine inter 1836 - 1840 li studis en Pázmáneum kaj doktoriĝis (Ph.D.) en 1841 en Reĝa Universitato de Pest; li pastriĝis en la sama jaro en Vieno. Post la diplomo li estis vikario en Budao (urbo) kaj pluraj lokoj en Supra Hungarujo, dum li partoprenis en establado de la unua konstanta slovaka amatora teatro. Kiel panslavo en 1849 li rifuĝis pro la hungara revolucio de 1848 al Vieno. Tie li redaktis slovakajn gazetojn. Inter 1850 - 1861 li laboris en Budao, kie li estis motoro de la evoluiĝanta slovaka lingvo, dum li verkis kaj tradukis. Ekde 1861 li estis paroĥestro en Kutty.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Radislav a Blanka. (1841)
- Poklady kazatelského rečníctva ... (1848)
- Pravopis slovenský s krátkou mluvnicí. (1850)
- Wörterbuch zum ersten Bande der Sammlung russischer Reden. (1853)
- Mennyei hangok. Oktató, szertartásos, életrajzi és énekes imakönyv. (1859, 1901, 1860)
- Duchovná reč pri ... (1868)
- Andeliček stražka. (1872; 2-a eldono: 1882)
Memorigiloj
redaktiFontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM153771 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=730364&date=2025-01-18 nemzeti névtér