Andrew CARNEGIE (25-an de novembro 1835, Dunfermline, Fife, Skotlando11-an de aŭgusto 1919, Lenox, Massachusetts, Usono) estis skotdevena usona industria magnato, kiu estis gvidanta motoro de grandpaŝa evoluigo de la usona ŝtalindustrio, fine de la 19-a jarcento. Samtempe, li estis plej granda filantropo de sia epoko.

Andrew Carnegie
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1835 (1835-11-25)
en Dunfermline
Morto 11-an de aŭgusto 1919 (1919-08-11) (83-jaraĝa)
en Lenox
Mortokialo bronkopneŭmonito
Tombo Sleepy Hollow Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Andrew Carnegie
Familio
Patro William Carnegie
Patrino Margaret Morrison Carnegie
Frat(in)o Thomas M. Carnegie
Edz(in)o Louise Whitfield Carnegie
Infano Margaret Carnegie Miller
Parencoj George Lauder
George Lauder
Okupo
Okupo filantropogradegkapitalistoekonomikisto • industriisto • komercisto • entreprenisto • verkisto
vdr

Familio redakti

Lia patro estis teksisto William Carnegie, kiu estis politike radikala (agadis kontraŭ la grenleĝo), ĉartisto kaj kiu multfoje manifestaciis por rajtoj de la laboristoj. Lia patrina avo estis Thomas Morrison, same agitisto, amiko de William Cobbett.

Komencoj redakti

Carnegie estis ankoraŭ infano, kiam la aperantaj teksaĵmaŝinoj malriĉigis lian patron kaj okazis ĝenerala ekonomia krizo. La familio elmigris al Usono en 1848, kie helpis ilin parencoj kaj la skota kolonio de Allegheny, Pensilvanio (nun parto de Pitsburgo). La familio baldaŭ trovis laboron kaj la 12-jara infano eklaboris en kotonfabriko kiel bobenisto. Li baldaŭ iĝis fervora uson-fidela, kiu mem edukis sin per legado, skribado, vespera lernejo.

En aĝo de 14 jaroj, li Carnegie iĝis kuriero en la telegrafejo, kie priatentis lin Thomas Scott, inspektoro de la entreprena fervojo Pennsylvania Railroad Company, kiu dungis lin en 1853 kiel privatan sekretarion, poste kiel personan telegrafiston. Post tio Carnegie rapide oficaltiĝis kaj en 1859 iĝis posteulo de Scott, kiel inspektoro de la fervoja entrepreno en Pittsburgh. Li investis en tiu posteno en la firmaon Woodruff Sleeping Car Company (tiu entrepreno estis la originala posedanto de la Pullman-patentoj) kaj sukcese disvastigis la unuan dormejan vagono en la usona fervojo. Dumtempe li sukcese investis ĉe industriaj entreprenoj kiel Keystone Bridge Company, Superior Rail Mill, Blast Furnaces, Union Iron Mills, Pittsburgh Locomotive Works. Poste li grandprofite investis en pensilvanian naftokampon. Li plurfoje veturis en Eŭropon kaj vendis fervojajn akciojn. Lia jara enspezo atingis en aĝo de 30 jaroj la 50.000 usonajn dolarojn.

Ŝanĝo al la ŝtalindustrio redakti

Dum liaj vizitoj en Anglio, li konatiĝis kun ŝtalproduktistoj. Rimarkinte la kreskantan bezonon je fero kaj ŝtalo, Carnegie en 1865 forlasis la Pennsylvania Railroad kaj ekdirektoris Keystone Bridge Company.

Li fondis en proksimo de Pittsburgh (Pitsburgo/Picburgo) la firmaon J. Edgar Thomson Steel Works, el kiu iĝis Carnegie Steel Company. En la 1870-aj jaroj, entrepreno de Carnegie konstruis la unuajn ŝtaluzinojn, kiuj uzis novan Bessemer-metodon en la ŝtalproduktado.

Li raciigis la produktadon per analizo de kostoj, produktemo. Li malpliigis la kostojn per rapida uzo de la teknikaj novigoj (liaj uzinoj uzis unuafoje ĝis la 1890-aj jaroj la metodon de Siemens–Martin).

Carnegie establis vertikalan integriĝon per aĉeto de ferminejoj, karbominejoj, fervojoj, ŝipoj. Carnegie uzis tre kapablajn gvidantojn kiel afergvidanton Henry Clay Frick, inventiston Captain Bill Jones kaj eĉ sian fraton Thomas M. Carnegie.

Li unuigis en 1889 la diversajn entreprenojn en Carnegie Steel Company kaj kiu estis gvidanto en la usona ŝtalindustrio. Sekvajare, la ŝtalrpoduktado de Usono unuafoje superis tiun de Grand-Britio.

Makulis lian nomon la sanga striko en 1892 ĉe Carnegie Steel Company en Homestead. (Li provis rompi la strikon de la sindikato Amalgamated Association of Iron, Steel and Tin Workers per Pinkerton-gardistoj.)

La Carnegie Steel Company estis transformita en 1900 al akcia kompanio, samjare atingis profiton de 40 milionoj da USD, el kiu Carnegie ricevis 25 milionojn.

Retiriĝo kaj filantropceo redakti

Carnegie en 1901 vendis la entreprenon je prezo de 250 milionoj da USD al entrepreno de J. P. Morgan, al United States Steel Corporation. Poste li retiriĝis kaj dediĉis sin al bonfaraj agadoj.

Carnegie geedziĝis en 1887 kun Louise Whitfield kaj ili vivis ĝis eko de la unua mondmilito alterne en Skibo Castle (Norda Skotlando), en Novjorko kaj en Lenox, Massachusetts.

Lia plej fama artikolo estis la „Wealth” (riĉeco), kiu aperis en la junia numero de North American Review (1889), kiun ono nomumis poste Evangelio de la Riĉeco. La doktrino estis, ke tiuj homoj, kiuj kolektis riĉecon estas kapablaj homoj kiuj uzis sian kapablon kj enrgion por la socia evoluo. Devo de la riĉulo estas ke superfluon de lia riĉeco, li devas oferti al „plibonigo de la riĉeco”. „Tiu homo, kiu mortas riĉe, mortas en honto.”

Li disdonis ĉ. 350 milionojn da USD:

Gravaj fondaĵoj redakti

  • Carnegie Institute of Pittsburgh (1896)
  • Carnegie Trust for the Universities of Scotland (Edinburgh) (1901)
  • Carnegie Institution of Washington (1902)
  • Carnegie Dunfermline Trust (1903)
  • Carnegie Hero Fund Commission (Pittsburgh) (1904)
  • Carnegie Hero Fund Trust
  • Carnegie Foundation for the Advancement of Teaching (New York) (1905)
  • Carnegie Endowment for International Peace (1910)
  • Carnegie United Kingdom Trust (Dunfermline) (1913)
  • Carnegie Corporation of New York (1911), plej granda
  • Bibliotekoj Carnegie

Verkaĵoj redakti

  • Round the World (1881)
  • An American Four-in-Hand in Britain (1883)
  • Triumphant Democracy (1886; 1893)
  • The Gospel of Wealth (elektitaj studaĵoj; 1900)
  • The Empire of Business (1902)
  • James Watt (1903)
  • Problems of To-day (1908)
  • Autobiography (1920)

En Esperanto aperis redakti

Literaturo redakti

  • Louis M. Hacker: The World of Andrew Carnegie: 1865–1901 (1968)
  • George S. Bobinski: Carnegie Libraries (1969)
  • Joseph Frazier Wall: Andrew Carnegie (1970, 1989)
  • Harold C. Livesay: Andrew Carnegie and the Rise of Big Business (1975)

Vidu ankaŭ redakti