Andrew MEIKLE (5a de majo 1719 - 27a de novembro 1811)[1] estis skota mekanika inĝeniero konsiderata inventinto de la draŝmaŝino, nome aparato uzata por forigi la eksterajn ŝel-tavolojn el la greno de tritiko. Li ankaŭ iome helpis Firbeck en la invento de la plugilo Rotherham. Tiu estis konsiderita kiel unu el la ŝlosilaj disvolvigoj de la Brita Agrikultura Revolucio en la fino de la 18a jarcento. La invento estis farita ĉirkaŭ 1786, kvankam kelkaj diras ke tio nur plibonigis pli fruan desegnon fare de skota farmisto nome Leckie.[2]

Andrew Meikle, A. Reddock, ĉ. 1790-1800.

Pli frua (ĉ. 1772), li inventis ankaŭ la ventomuelilon 'Spring sails'.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti