Andrew W. Mellon
Andrew William Mellon (naskiĝis la 24-an de marto 1855 en Pittsburgh, Pensilvanio; mortis la 27-an de aŭgusto 1937 en Southampton, Novjorkio) estis usona bankisto kaj politikisto. Ekde la 4-a de marto 1921 ĝis la 12-an de februaro 1932 li estis financministro sub la usonaj prezidantoj Harding, Coolidge kaj Hoover. Tio signifas ke li devis estri financajn aferojn dum la eksplodaj 1920-aj jaroj kaj dum la bursa krizo de 1929.
Andrew W. Mellon | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1855 en Picburgo |
Morto | 26-an de aŭgusto 1937 (82-jara) en Southampton |
Tombo | Virginio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Picburgo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Thomas Mellon |
Patrino | Sarah Jane Negley |
Frat(in)o | Richard B. Mellon |
Edz(in)o | Nora Mary McMullen |
Infanoj | Paul Mellon • Ailsa Mellon Bruce |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto • diplomato • bankisto • politikisto |