Andromedo (konstelacio)

konstelacio en norda ĉiela hemisfero
(Alidirektita el Andromedae)

Andromedo estas unu inter la 88 konstelacioj de la tera ĉiela mapo.

Andromedo
konstelacio 
Latina nomo Andromeda
(genitiva Andromedae)
Mallongigo And
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
PerseoKasiopeoLacertoPegazoFiŝojTriangulo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 22h 52m 0s ... 2h 31m 0s
Deklinacio 21° 0' 0" ... 52° 30' 0"
Areo 722 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 19
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,1
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -69° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -38° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Novembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Ĝi enhavas la Andromedan Galaksion (M 31), la trian plej proksiman galaksion al nia propra (Lakta vojo), post la Magelanaj Nuboj.

Steloj redakti

 
M31

Andromedo konsistas el kvar steloj, kiuj preskaŭ situas sur rekta linio. La plej brila, α Andromedae, nomiĝas ankaŭ Alferaco aŭ Siraho; ĝi havas magnitudon de 2,1 kaj situas ĉe la okcidenta ekstremo de la linio, lime al la konstelacio Pegazo. Iam ĝi estis atribuata al tiu konstelacio kiel δ Pegasi aŭ "ŝultro de la ĉevalo". Direkte al oriento sekvas la steloj δ, β (Miraĥ) kaj γ (Almaĥ), kiu en teleskopo aperas kiel pluropa stelo.

Ĉe la ne tre brila stelo υ (ipsilono) oni konstatis tri planedojn, kiuj havas masojn de 4,61, 2,11 kaj 0,71 jupiteraj masoj. Iom norde de β troviĝas stelo μ, kaj transe de ĝi, proksimume je la duobla distanco al β, troviĝas la Andromeda galaksio. Por ĝin vidi sen iloj necesas tre favoraj kondiĉoj.

Mitologio redakti

 
Perseo savas Andromedon (Pierre Mignard, 1679)

Laŭ la helena mitologio[1] Kasiopeo estis tre bela virino. Ŝi edziniĝis kun Cefeo kaj tiel fariĝis la reĝino de la antikva Etiopujo. Iam ŝi fanfaronis pri sia beleco.

Ŝi certigis, ke ŝi estis pli bela ol la Nereidinoj. Ĉi tiuj estis la kvindek filinoj de la maljuna Nereo, kiu zorgis pri la pereintaj maristoj. La Nereidinoj akompanadis la dion de la maro, Pozidono. Kompreneble tia temereco malplaĉis al li. Li dronigis Etiopujon kaj sendis maran monstron por mortigi ĝiajn loĝantojn. Cefeo petis helpon de orakolo, ke li parolu en la nomo de la dioj. La orakolo konsilis al li oferi sian filinon Andromedo al la monstro. Pro tio, ŝi estis katenigita al rifo en la maro. Sed tute neatendite, alflugis Perseo.

Li ĵus senkapigis la Meduzon en norda lando. La Meduzo estis monstro, kiu havis serpentojn anstataŭ harojn. La kapon de la monstro Perso portis en sia sako. Rajdante la flugilhavan Pegazon hejmen, li ekvidis etulon sola sur rifo. Li malsupreniris kaj vidis belulinon, alkroĉigitan. Subite, li sentis sin enamiĝi en ŝin. Rapide, Perseo surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia serpo, mortigis la beston. Kune la geamantoj forflugis ĝis la insulo de Serifo, unu el la Cikladoj en la Egea Maro. Tie vivis Danao, la patrino de Perseo.

Nuntempe la konstelacio de Andromedo brilas en la nokta ĉielo, ne malproksime de Perseo, Pegazo, Kasiopeo, ĉiuj aktoroj de la legendo. Keto, la marmonstro, fariĝis la konstelacio de la Baleno, iom pli sube.

Referencoj redakti

  1. Les plus belles histoires de la Mythologie (la plej belaj rakontoj de la Mitologio), eld. Fernand nathan

Eksteraj ligiloj redakti