Andry Rajoelina

ŝtata prezidanto de Madagaskaro

Andry Nirina Rajoelina estas madagaskara komercisto kaj politikisto. Li naskiĝis la  30-an de majo 1974(nun 1974-05-30) en Madagaskaro, do nun estas 48-jara. Ekde la senpotencigo de la antaŭa prezidanto Marc Ravalomanana la 17-an de marto 2009 li estas la memdeklarita transira ŝtata prezidanto de Madagaskaro.

Andry Nirina Rajoelina
Andry Rajoelina greeting crowd.jpg
Persona informo
Andry Nirina Rajoelina
Naskiĝo la  30-an de majo 1974(nun 1974-05-30) (do nun 48-jara)
en Madagaskaro
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Madagaskaro [#]
Partio Young Malagasies Determined [#]
Familio
Edz(in)o Mialy Rajoelina [#]
Profesio
Okupo politikistodiskĵokeo [#]
transira prezidanto de Madagaskaro
Dum vidu tekste –
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

De decembro 2007 ĝis februaro 2009 li estis urbestro de la ĉefurbo Antananarivo kaj ĝis marto 2009 la plej grava opozicia gvidanto de la lando.

En aprilo 2013, li anoncis sian volon kandidatiĝi en la prezidenta baloto de 2013. La madagaskara balotkortumo tamen nuligis la kandidatecon la 17-an de aŭgusto 2013 pro malrespektoj de la balotkodekso, konforme al peto de UN-observantoj. La baloto estis jam plurfoje prokrastita kaj laŭ informa stato fine de aŭgusto okazu la 25-an de oktobro 2013.[1]

ReferencojRedakti