Andrzej Duda

pola politikisto, prezidento de Pollando

Andrzej Sebastian DUDA [andĵej sebastjan] (esperante: Andreo Sebastiano Duda) (naskiĝis la 16-an de majo 1972 en Krakovo) estas pola juristo kaj politikisto, de 2006 ĝis 2007 vicministro en Ministerio pri Juro, eks-vicministro en Prezidenta Kancelario de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński, ano de Ŝtata Tribunalo, parlamentano de Pola Sejmo en la 7-a oficperiodo, Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) en la 7-a kaj 8-a oficperiodoj. Kandidato por Prezidento de Pollando dum la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015, kiujn laŭ opinisondado de la elirantoj de la balot-urno venkis kun 53 % kun Bronisław Komorowski dum la 2-a etapo de la balotoj. De 6-a de aŭgusto 2015 li estas Prezidento de Pollando[1]

Andrzej Duda
Persona informo
Andrzej Sebastian Duda
Naskonomo Andrzej Sebastian Duda
Naskiĝo la  16-an de majo 1972(nun 1972-05-16) (do nun 51-jara)
en Krakovo, Pollando
Religio romkatolika kristano
Lingvoj germanapola vd
Loĝloko Belweder vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Jan III Sobieski High School in Kraków vd
Partio Juro kaj Justeco
Subskribo Andrzej Duda
Familio
Patro Jan Tadeusz Duda vd
Patrino Janina Milewska-Duda vd
Edz(in)o Agata Kornhauser-Duda vd
Infanoj Kinga Duda vd
Profesio
Okupo politikistojuristo • universitata instruisto • advokato • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo politikoadministracia juro vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovioKrakovo vd
Doktoreca konsilisto Jan Zimmermann vd
En TTT Oficiala retejo vd
6-a Prezidento de Pollando
Dum 6-a de aŭgusto 2015
Antaŭulo Bronisław Komorowski
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
d-ro Andrzej Duda kaj Lech Kaczyński – la establo-solenaĵo de la vicministro en la Prezidenta Kancelario (16-an de januaro 2008)
Andrzej Duda kun Jarosław Kaczyński, en aprilo 2013.
Dum kampanjo de Prezidentaj balotoj en Pollando 2015
Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj
Prezidenta paro Bronisław Komorowski kun edzino Anna kaj Nov-elektita Prezidento Andrzej Duda kun edzino Agata en Pola Sejmo post la fino de debato de la Nacia Asembleo (la 6-an de aŭgusto 2015)
Prezidento de Pollando Andrzej Duda dum la renkontiĝo kun Konvento de Senjoroj de Pola Sejmo kaj Pola Senato interalie meze de la foto estas Jan Wyrowiński kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj de la unua de maldekstre Maria Pańczyk-Pozdziej ankaŭ kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj ĉeestis ankaŭ pola ĉefministro Ewa Kopacz, en Pola Parlamentejo, (2015)
Andrzej Duda ĵuras antaŭ la Nacia Asembleo (la 6-an de aŭgusto 2015)
De maldekstro: La unua damo de Usono Melania Trump, Prezidento de Usono Donald Trump, Prezidento de Pollando Andrzej Duda, la unua damo de Pollando Agata Kornhauser-Duda sur la Placo Krasińskich en Varsovio (6an de julio 2017)

Biografio redakti

Abituriento de la 2-a Liceo de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Krakovo. Dum la jaroj 1984–1990 li estis ano de la pola skoltismo kiel taĉmentestro.

En la jaro 1996 finis la studadon en la Jagelona Universitato, nome en la Fakultato de Juro kaj Administrado en Krakovo. En la jaro 1997 eklaboris kiel asistanto en la Administra Katedro de la Jagelona Universitato kaj de oktobro 2001 en la Katedro de la Administra Juro. En januaro 2005 doktoriĝis pri juraj sciencoj, je disertacio La juraj aferoj en pola administra juro sub doktoriĝ-konsilisto prof. Jan Zimmermann, eldonita libroforme en la jaro 2008[2].

Li estis aktivulo de Unio de Libereco[3]. Post parlamentaj balotoj en la jaro 2005, li komencis la kunlaboron kun Parlamenta Klubo de Rajto kaj Justeco. Kiel konsilanto de Parlamenta Klubo de Rajto kaj Justeco li partoprenis en la laboroj de Parlamentaj Komisionoj de Pola Sejmo kaj Senato.

De la 1-a de aŭgusto 2006 laŭ propono de Ministro pri Juro Zbigniew Ziobro li ekestis vic-ministro en Ministerio pri Juro. En la ministerio li respondecis pri la leĝaro (kodo), la internacia kunlaboro kaj informadiko en juĝejoj kaj prokuroraro. Forlasis tiun funkcion la 15-an de novembro 2007 pro la elekto al la nova posteno en la Ŝtata Tribunalo.

La 16-an de januaro 2008 li ekestis la vicministro en la Prezidenta Kancelario de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński. La 5-an de julio 2010, post la elekto de nova Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski, li mem demisiis de la posteno kaj la sekvontan tagon li estis demisiigita[4]. En la jaro 2010 unuafoje sen sukceso estis la kandidato al la posteno de urbestro de Krakovo proponita de Juro kaj Justeco, tamen li estis elektita kiel konsilanto de la urba konsilantaro[5]. En la jaro 2011 li aperis en la dokumenta filmo pri la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 sub la titolo Nebulo.

Li estis unu el la fondintoj de la Socia Movado je la nomo de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński[6].

En la parlamentaj balotoj en la jaro 2011 el la listo de Juro kaj Justeco li estis elektita kiel parlamentano de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo (en la balotregiono n-ro 13 en Krakovo akirante 79 981 da voĉoj[7].

Lige kun tio li rezignis de la mandato de konsiliano en la Urba Konsilantaro. La 27-an de novembro 2013 li ekestis la gazetara proparolanto de la partio Rajto kaj Justeco[8], li plenumis tiun funkcion ĝis la 9-a de januaro 2014.

En la Sejmo li estis i.a. la ano de la Leĝdonanta Komisiono kaj komisiono de Konstitucia Respondeco[6].

En la balotoj por Eŭropa Parlamento en la jaro 2014 el la listo de Juro kaj Justeco li akiris la mandaton de la Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) de la 8-a oficperiodo[9], de tiam ne plu validis la mandato de pola parlamentano en Sejmo[10]. La 6-an de decembro 2014 la Politika konsilantaro de Juro kaj Justeco aprobis lia kandidatecon en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015[11]. La 30-an de marto 2015 lia kandidateco estis registrita fare de la Ŝtata Balot-Komisiono[12].

En prezidentaj balotoj la 10-an de majo 2015 li akris la unuan lokon, kun 5 179 092 da voĉoj, kio estas 34,76% da validaj voĉoj (vidu la apudan mapon de Pollando). Ĉar neniu el la kandidatoj trapasis la balot-sojlon 50% da validaj voĉoj, Andrzej Duda eniris al la dua etapo kun Bronisław Komorowski, kiu akiris 33,77% da validaj voĉoj[13].

La 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj d-ro Andrzej Duda kun 53 % venkis kun la ĝisnuna Prezidento Bronisław Komorowski kiu ricevis 47 %.[14]

Rezulte de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2020 li venkis kandidaton de la Civitana Platformo Rafał Trzaskowski. En la unua raŭndo li akiris 43,50% da voĉoj kaj en la dua 51,03%.[15][16]

Privata vivo redakti

 
Agata Kornhauser-Duda, la edzino de Prezidento de Pollando Andrzej Duda, 2015

Andrzej Duda estas filo de Jan Tadeusz Duda kaj Janina Milewska-Duda, ambaŭ estas universitataj profesoroj (de teknikaj sciencoj kaj kemiaj sciencoj) ligitaj profesie kun la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio[17][18]. La 21-an de decembro 1994 li geedziĝis kun germaninstruistino Agata Kornhauser-Duda (vidu la apudan foton) kaj ili havas unu filinon Kinga (naskiĝis en 1995)[19]. Lia bopatro estas Julian Kornhauser[19].

Li estas praktikanta katoliko.[20]

Distingoj redakti

  • La Ordeno de Blanka Aglo, Pollando, 2015
  • Kruco de la Granda Ordeno de Merito – 2008, Portugalio[21]
  • La Ordeno de Leopoldo, kun glavoj, Granda Rubando de la Ordeno de Leopoldo, Belgio, 2015

Referencoj redakti

  1. Uroczystości inauguracji Prezydenta RP Andrzeja Dudy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-08-06. Alirita 2015-08-06.
  2. Andrzej Duda, La juraj aferoj en pola administra juro Interes prawny w polskim prawie administracyjnym, C.H. Beck, Varsovio 2008, ISBN 9788374838832
  3. Michał Krzymowski, Anna Szulc (14-a marto 2015). Andrzej Duda estis la aktivulo de Unio de Libereco. Arkivita el la originalo je 2015-04-23. Alirita 2015-03-14.
  4. Bronisław Komorowski akceptis la demision de la ministroj (6-a de julio 2010). Arkivita el la originalo je 2013-12-02. Alirita 2010-09-12.
  5. Serwis PKW – Wybory 2010. Alirita 2010-11-24.
  6. 6,0 6,1 Biografio de Andrzej Duda. Alirita 2015-04-29.
  7. Serwis PKW – Balotoj 2011. Alirita 2011-10-28.
  8. Andrzej Duda la nova gazetara proparolanto de Juro kaj Justeco (27-an de novembro 2013). Alirita 2013-11-27.
  9. Serwis PKW – Balotoj 2014. Alirita 2014-05-27.
  10. Ŝablono:Monitor Polski
  11. Duda la oficiala kandidato por Prezidento de Pollando. Jarosław Kaczyński: Pollando bezonas ŝanĝojn (la 6-an de decembro 2014). Alirita 2014-12-06.
  12. Prezidentaj balotoj en Pollando 2015: La informoj pri la Balot-komitato. Alirita 2015-05-01.
  13. Ŝablono:Cytuj stronę
  14. Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015.
  15. Dz.U. 2020 poz. 1163 (pole).
  16. Obwieszczenie PKW z dnia 13 lipca 2020 r. o wynikach ponownego głosowania i wyniku wyborów Prezydenta Rzeczypospolitej Polskiej (pole).
  17. Via Prezidento. Andrzej Duda. Alirita 2015-03-21.
  18. La datumoj de la persono el la listo de publikaj personoj. Andrzej Duda. Arkivita el la originalo je 2015-04-07. Alirita 2015-03-21.
  19. 19,0 19,1 Marek Bartosik (la 19-a de novembro 2010). Andrzej Duda: la malfruiĝita trajno al politiko. Alirita 2014-12-04.
  20. Kościół i Bóg Andrzeja Dudy. Jak kandydat PiS podpiera się wiarą i przywiązaniem do Kościoła (pole).
  21. Chancelaria das Ordens Honoríficas Portuguesas (portugale). Alirita 2010-09-12.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti