Andrzej Stefan Grzyb (legu: Andreo Stefano Gĵib) (naskiĝis la 7-an de junio 1952 en Złe Mięso (legu: Zŭe Mjenso), mortis la 5an de julio 2016, entombigita la 9an de julio 2016 en la tombejo en Czarna Woda) estis pola politikisto, municipano, verkisto kaj poeto, senatano dum la 7-a kaj 8-a oficperiodoj. Ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Andrzej Grzyb
Persona informo
Naskiĝo 7-a de junio 1952
en Złe Mięso
Morto 5-a de julio 2016
en Czarna Woda
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto • loka politikisto • verkisto • poeto vd
Laborkampo politikoRegiona politikoliteraturopoezio vd
Dum 8-a de novembro 20112015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrzej Grzyb parolanta dum la 17-a kunsido de la Pola Senato de la 8-a oficperiodo

Biografio redakti

Li finis la 1-an Liceon je la nomo de Maria Curie-Skłodowska en Starogard Gdański, kaj poste la polan filologion en Gdanska Universitato. Poste li laboris en privataj entreprenoj. Dum la jaroj 90-aj de la pasinta jc li estis Urbestro de la urbo Czarna Woda. De la jaro 1998 ĝis 2002 li estis starosto (distriktestro) de Distrikto Starogardzki. Dum la jaroj 20022007 li estis parlamentano en Pomeria Sejmeto kiel ĝia Vicprezidanto. Dum la parlamentanaj balotoj en Pollando en la jaro 2007 li estis elektita kiel senatano en la 7-a oficperiodo (el la balotlisto de Civitana Platformo) ricevante 179.414 da balotvoĉoj. Dum la paralamentanaj balotoj en la jaro 2011 li sukcese strebis pri reelekto kaj en nova unumandata balotregiono li ricevis 70.345 balotvoĉojn.[2].

En la jaro 2015 Andrzej Grzyb rezignis kandidatiĝi en la parlamentaj balotoj (do ankaŭ por Pola Senato).

Li estis deputito ĉe la Eŭropa Parlamento (lastafoje reelektita en 2014).

Li estis ankaŭ verkisto kaj poeto, debutis en la revuo "Pomerania" (Pomerio). Li publicis sume pli ol 20 libroj. Li estis ano de la Kaŝub-Pomeria Asocio.

Li mortis la 5an de julio 2016, entombigita la 9an de julio 2016 en la tombejo en Czarna Woda.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Skrajem lasów / Rande de arbaroj – Gdansko 1975,
  • Pejzaż okoliczny / Ĉirkaŭa pejzaĝo – 1979,
  • Lustra pamięci / Speguloj de memoro – 1983,
  • Zawsze / Ĉiam – 1984,
  • Bajeczny ogród / Fabela ĝardeno – 1987,
  • Gdańskie / Gdanskio – 1991,
  • Jak Jan ku morzu wędrował / Kiel Johano al maro migris – 1987,
  • Stwory / Kreitaĵoj – 1988,
  • Nieznajomej / Por nekonatulino – 1993,
  • Cierpka tajemnica świata / Acerba mistero de la mondo – 1996,
  • Malowane bajki / Pentritaj fabeloj (sub pseŭdonomo Andrzej S. Fleming) – 1997, 2003,
  • Wiersze i małe prozy / Versoj kaj malgrandaj prozaĵoj – 1998,
  • Baśnie z Kociewia / Fab(e)loj el Koĉevio – 2001,
  • Ścieżka przez las / Pado tra la arbaro, Czarna krew / Nigra sango – 2003,
  • Prozy małe i mniejsze / Prozaĵoj malgrandaj kaj etaj – 2002,
  • Niecodziennik pomorski / Pomeria neĉiutaga agendo – 2004,
  • W krainie zapomnianej baśni / En la lando de forgesita fab(e)lo – 2005,
  • Łososie w krainie niedźwiedzi / Salmoj en la lando de ursoj – 2005,
  • Jan Konrad – siedem żywotów i prawdziwa śmierć / Johano Konrado - sep vivoj kaj unu vera morto – 2006 (romano),
  • Dorsze z fiordów Wikingów / Moruoj el la vikingaj fjordoj – 2006,
  • Nieugaszone pragnienie / Nesattrinkita soifo – 2007,
  • Niechby i w niebie były szczupaki / Estu en la ĉielo la ezokoj – 2007 (prozaĵoj, etaj verkaĵoj, rakontoj).

Esperanto redakti

 

Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Grzyb partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato[3], krome li estis invitita de Etsuo Miyoshi kaj ĉeestis kun grupo de politikistoj kaj esperantistoj en la solena vespermanĝo kiu finis la E-eventojn en Pola Senato dum tiu tago. Senatano Grzyb partoprenis ĉiujn ĝisnunajn kunsidojn de PGAE.

Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Vidu redakti

Bibliografio redakti

  • Biogram na stronie Senatu (VII kadencja). [alirita 2011-10-28].

Notoj redakti

  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. Serwis PKW – Wybory 2011. [alirita 2011-10-28].
  3. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.