Andrzej Niemojewski
Andrzej NIEMOJEWSKI (24-a de januaro 1864 – 3-a de novembro 1921 en Varsovio) - pola verkisto, publicisto kaj tradukisto, pioniro de la movado de liberpensuloj kaj kunkreinto de pola religiologio.
Andrzej Niemojewski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1864 en Rokitnica-Wieś | |
Morto | 3-an de novembro 1921 (57-jaraĝa) en Varsovio | |
Tombo | Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Familio | ||
Dinastio | Q63532444 vd | |
Infanoj | Lech Niemojewski (en) , Zofia Niemojewska-Gruszczynska (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lambro vd | |
Okupo | verkisto tradukisto dramaturgo poeto vd | |
Laborkampo | Liriko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q15748230 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Andrzej Niemojewski, blazono Rola naskiĝis en Rokitnica apud Brodnica, kie en gimnazio bone ekkonis la germanan lingvon. Lia patro Feliks estis konvinkita adepto de tovianismo.
Vivo
redaktiEn Universitato de Tartu studis juron. En Krakovo alproksimiĝis al socialisma movado, kaj poste en Sosnowiec ekkonis vivon de laboristoj. Okupiĝis pri tradukado de la franca lingvo, redakto kaj eldonado de semajnrevuo Myśl Niepodległa (Penso Sendependa). Famiĝis per klasika romano Listy człowieka szalonego (Leteroj de furioza homo; 1899). En ciklo de evangeliaj rakontoj Legendy (Legendoj; 1902) bildigis Kriston kiel la unuan proleton. La libro estis tradukita esperanten de Bronislaw Kuhl kaj eldonita de Hirt en Leipzig (Germanio) en 1923 kun antaŭparolo de Antoni Grabowski.
Tradukoj
redakti- Ernest Renan: Żywot Jezusa (Vivo de Jesuo). Kraków 1904, 2-a eldono: Warszawa 1907, 3-a: Warszawa 1910; Łódź 1991. ISBN 83-218-0794-1
- Jozefo Flavio: Dzieje wojny żydowskiej przeciwko Rzymianom (Historio de la juda milito kontraŭ romianoj). Warszawa 1906, Sandomierz 2008 ISBN 978-83-60276-91-4; Sandomierz 2010. ISBN 978-83-62173-27-3
- Upton Sinclair: Grzęzawisko (Marĉo). Warszawa 1907, Warszawa 1949.
- Friedrich Delitzsch, Babilon i Biblia (Babilono kaj Biblio) Warszawa 1907 cifereca kopio; 2-a eldono, Warszawa 1911.
Bibliografio
redakti- Henryk Hoffmann, Astralistyka. Szkice z dziejów religioznawstwa polskiego (Astralistiko. Skize pri historio de pola religioscienco), Jagelona Universitato, Zakład Wydawniczy "Nomos", Krakovo 1991
- Andrzej Piber kaj Witold Stankiewicz, Andrzej Niemojewski en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 23, Wrocław 1978, p. 3-10. (Tie plua literaturo pri A. Niemojewski)
- Literatura pozytywizmu i Młodej Polski (Literaturo de pozitivismo kaj Juna Pollando), volumo 15, Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1977.