Andrzej Poczobut

belorusa ĵurnalisto

Andrzej Poczobut (beloruse: Андрэй Пачобут, Andrej Paĉobut, naskiĝis la 16-an de aprilo 1973 en Brzostowica Wielka) estas pola-belorusa ĵurnalisto, publicisto kaj blogisto ligita kun Grodno, aktivulo de pola minoritato en Belorusio, politika malliberulo.

Andrzej Poczobut
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1973 (1973-04-16) (50-jaraĝa)
en Vialikaja Bierastavica
Lingvoj belorusapola vd
Ŝtataneco Belorusio vd
Alma mater Ŝtata Universitato Janka Kupala de Hrodno vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1998 finis studojn ĉe Jura Fakultato de Grodna Ŝtata Universitato je la nomo al Janka Kupala. Laboris en pluraj redakcioj de polaj kaj belorusaj gazetoj. Aktivulo de Asocio de Poloj en Belorusio de la 1990-aj jaroj. De 2006 korespondanto de „Gazeta Wyborcza” en Grodno.

Li apartenas al kontraŭuloj de prezidento de Belorusio Aljaksandr Lukaŝenka, kies reĝimon plurfoje kritikis en siaj artikoloj. Pro socia kaj ĵurnalista agado plurfoje arestata.

Spertulo pri historio de sekretaj servoj de Sovetunio en Okcidenta Belorusio kaj tiea agado de Pola Enlanda Armeo.

Reprezalioj redakti

Laste arestita la 25-an de marto 2021. Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio Josep Borrell kondamnis la areston. La 9-an de decembro 2021 Pola Sejmo akceptis rezolucion „alvokantan belorusan reĝimon ĉesigi reprezaliojn kontraŭ Andżelika Borys, Andrzej Poczobut kaj aliaj politikaj malliberuloj. La similan rezolucion Sejmo akceptis la 28-an de marto 2022. Proceso de Poczobut komenciĝis la 16-an de januaro 2023. La 8-an de januaro oni anoncis la verdikton de Grodna juĝejo: 8 jarojn de peza mallibero. La similan verdikton nun atendas 10 sindikatistoj, kiuj helpis al persekutataj homoj (akuzitaj pri faŝismo kaj detruado de la ŝtato). Jam preskaŭ 5 mil belorusoj estas politikaj malliberuloj.

Reage al la verdikto kontraŭ senkulpa ĵurnalisto, pola ministro pri internaj aferoj kaj administrado Mariusz Kamiński la 9-an de februaro decidis fermi pro sekureco polan-belorusan limpasejon en Bobrowniki (Distrikto Bjalistoko). Pollando, lige kun la invado de Rusio en Ukrainion, kiun antaŭis hibrida operaco de eksterleĝa homa kontrabandado de miloj da elmigrintoj el Proksima Oriento tra la belorusa-pola ŝtatlimo, konsideras fermi du ceterajn limpasejojn kaj sankciigi respondeculojn pri la reprezalioj.

Publikaĵoj redakti

Premioj redakti

  • Premio de revuo ARCHE „Pro la vera vorto” (Belorusio, 2009).
  • Premio je la nomo de Witold Hulewicz (Pollando, 2010).
  • Premio je la nomo de Andrzej Woyciechowski (Pollando, 2011) – pro la materialo, kiu esence influis konscion de poloj.
  • Ĵurnalisto de la Jaro (Pollando, 2011).
  • Grand Press – Ĵurnalisto de la Jaro (Pollando, 2021)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti