Andrzej Strumiłło

Andrzej Strumiłło (naskiĝis la 23-an de oktobro 1927 en Vilno, mortis la 9-a de aprilo 2020) estis pola pentristo, grafikisto, skulptisto, fotisto, poeto, verkisto, profesoro de Akademio de Belartoj en Krakovo, estinta gvidanto de grafikejo ĉe Sekretariejo de UN. Membro de Asocio de Polaj Artistoj Fotistoj kaj de Scienca Konsilio de Nacia Parko Wigry. Honora Ambasadoro de Podlaĥia Provinco kaj Honora Civitano de Urbo Suwałki.

Andrzej Strumiłło
Persona informo
Andrzej Strumiłło
Naskiĝo 23-an de oktobro 1927 (1927-10-23)
en Vilno
Morto 9-an de aprilo 2020 (2020-04-09) (92-jaraĝa)
en Suwałki
Tombo Magdalenowo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Academy of Fine Arts In Łódź • Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • verkisto • grafikartisto • desegnisto • scenografo • fotistoskulptisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iniciatoj redakti

  • En la 90-a naskiĝdatreveno de la artisto, en 2017, oni organizis en Podlaĥio la Jaron de Andrzej Strumiłło

Muzea agado redakti

Andrzej Strumiłło 50-jariĝon de sia krea laboro festis en Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio kune kun ekspozicio de siaj desegnoj de Azio (Azia Galerio 1997). Unu jaron pli frue prezentis tie nepalan sakran pentroarton. La muzeo organizis ankaŭ multe da ekspozicioj de la artisto enlande kaj eksterlande (Antikvaĵoj de Barato, Nov-Delhio, Mia Nepalo, Katmanduo, Andrzej Strumiłło - desegnoj de Azio, Hanoi, Azio en desegnoj de Andrzej Strumiłło, Juĵno-Saĥalinsk). La ekspozicion Kobzdej, Kulisiewicz, Strumiłło - desegnoj de Azio (Azia Galerio 1993) oni nekstan jaron prezentis en Nov-Delhio, Bratislavo, Moskvo, kaj en la laŭvica en Prago, Leipzig kaj Weimar. Andrzej Strumiłło dum pluraj jaroj troviĝis en Muzea Konsilio kaj estas granda amiko de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko.

Interesaĵoj redakti

  • En dokumentoj de Andrzej Strumiłło kiel naskiĝjaro estas 1928, kvankam li naskiĝis unu jaron pli frue, en 1927. Tio estas penrezulto de lia patrino, danke al kio li dum la dua mondmilito evitis forveturigon por altruda laboro en Nazia Germanio.
  • Li posedas bredejon de arabaj ĉevaloj kaj ankaŭ 40 hektarojn da tero, kiun duone forstigis plantante 30 mil arbojn.

Eksteraj ligiloj redakti