Andrzej Wawrzyniak

Andrzej Michał WAWRZYNIAK (naskiĝis la 3-an de decembro 1931 en Varsovio, mortis la 8-a de novembro 2020[1]) estis maristo, diplomato, konanto kaj kolektanto de orienta arto, muzeisto, fondinto kaj direktoro/ĉefgardanto de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio. En Indonezio, kun kiu li estis delonge ligita profesie kaj emocie, estas konata kiel Andreo Nusantara Vavĵinjak kaj inter maristoj estis konata kiel Polujo, pro abunda korespondado en Esperanto. Li lernis Esperanton en kukrso de eminenta aktivulino Edwarda Kamińska. En Galerio Nusantara li funkciigis de 1991 ĝis 2007 Esperanto-Teatron de Unu Aktoro „Espero“ kie ĉefrolis aktoro Jerzy Fornal.

Andrzej Wawrzyniak
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1931 (1931-12-03)
en Varsovio
Morto 8-an de novembro 2020 (2020-11-08) (88-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Central School of Foreign Service
Okupo
Okupo esperantistodiplomato
vdr

Biografio redakti

En la aĝo de 16 jaroj dungiĝis al lerno-ŝipo Dar Pomorza (Donaco de Pomeranio), kaj dum kelka tempo navigis sur 12 ŝipoj avancante ĝis oficir-grado de Pola Komerca Maristaro. Intertempe li finis studojn ĉe Diplomati-Konsula Fako de la Lernejo de Ĉefa Eksterlanda Servo en Varsovio, poste studis ĉe Mara Fako de Ekonomia Altlernejo en Sopot kaj aliĝis al postdiplomaj kaj doktorecaj studoj de la Altlernejo de Sociaj Sciencoj en Varsovio. Ekde 1956 komencis laboron en pola diplomatia servo (de 1973 kiel plenrajta ministro).

Dum la jaroj 1956-1960 estis ĉefo de la fako de Pola Delegitaro al Internacia Komisiono pri Superrigardo kaj Kontrolo en Vjetnamio. Inter 1961-1965 - kultura ataŝeo, poste dum 1967-1971 – anstataŭanto de ĉefo de misio kaj charge d’affaires de Pollando en Indonezio. Dum 1973-1974 estis ĉefo de Pola Delegitaro al Internacia Komisiono pri Superrigardo kaj Kontrolo en Laoso, en la jaroj 1977-1981 ĉefo de Pola Ambasado en Nepalo. En 1989 estis observanto de UN dum balotado en Namibio. Dum 1990-1993 plenumis funkcion de ĉefo de Pola Ambasado en Afganio, en 1996 ĉefo de teritoria oficejo de Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Bosnio kaj Hercegovino kaj en 1999 estis observanto de UN en Orienta Timoro. Dum 1997-2003 estis ĝenerala konsulo de la Respubliko Srilanko en Pollando.

Muzeo pri Azio kaj Pacifiko redakti

Andrzej Wawrzyniak pasigis en Azio pli ol kvaronjarcento amasigante riĉan kolekton da etnografiaĵoj kaj artaĵoj.

Plej multe da jaroj li pasigis en Indonezio, kie lia restado fruktis je kolekto de pli ol 3000 objektoj, kiujn li en 1973 oferis al la pola ŝtato. Prof. Stanisław Lorentz pritaksis indonezian kolekton de Andrzej Wawrzyniak kiel „unu el la plej grandaj privataj kolektoj indoneziologiaj, superantan i.a. ĉiujn konatajn nederlandajn kolektaĵojn, konsiderataj ĉi-kampe la plej grandaj en la mondo”. Sur ties bazo en 1973 estis fondita en Varsovio ŝtata Muzeo pri Arkipelago Nusantara. Pro pliampleksigo de kolektoj favore al objektoj de aliaj mondregionoj en 1976 ĝi estis alinomita al Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, kies fondinton oni nomumis ĝisviva direktoro kaj artogardanto. Hodiaŭ la muzeo posedas pli ol 20000 eksponaĵojn el Azio, Aŭstralio kaj Oceanio.

Ordenoj kaj distingoj redakti

Andrzej Wawrzyniak kiel rekonita aŭtoritato pri orienta arto estas membro de pluraj landaj kaj internaciaj organizaĵoj kaj societoj okupiĝantaj pri problemaro de landoj en Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. Estis i.a. membro de Komitato de Esploroj pri Landoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko kaj de Komitato de Orientalistikaj Sciencoj ĉe Pola Akademio de la Sciencoj.

Pro sia agado estis distingita i.a. de pluraj insignoj, medaloj kaj ordenoj, polaj kaj eksterlandaj:

- Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta (1967)

- Oficira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta (1985)

- Merit-Ordeno de Islama Respubliko Afganio (1991)

- Komandora Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta (1995)

- Ordeno de Amikeco de Socialisma Respubliko Vjetnamio pro meritoj favore al revolucia ago de Vjetnama Nacio (1995)

- Merit-Ordeno de Respubliko Indonezio kun Stelo kaj Rubando pro eminentaj meritoj kaj agado favore al plifirmigo de amikeco inter Pollando kaj Indonezio (1998)

- Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Polonia Restituta pro eminentaj meritoj favore al diskonigo de kultura heredaĵo de nacioj de Azio kaj Pacifiko (2003)

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Artikoloj verkitaj de Zofia Banet-Fornalowa:

Vidu ankaŭ redakti