Andrzej ZABORSKI (naskiĝis la 7-an de oktobro 1942 en Krakovo, mortis la 1-an de oktobro 2014) estis pola filologo kaj orientalisto, ordinara profesoro de Jagelona Universitato.

Andrzej Zaborski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1942 (1942-10-07)
Morto 1-an de oktobro 2014 (2014-10-01) (71-jaraĝa)
Lingvoj anglapolaarabaKuŝida lingvarofrancaoroma
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo orientalistolingvisto • arabisto • filologo
vdr

Vivo redakti

Andrzej Zaborski en 1965 finis studojn pri orientalistiko en Jagelona Universitato, de 1966 estis laboranto de Orientalistika Instituto en Filologia Fakultato. En 1969 doktoriĝis surbaze de laboraĵo "Biconsonantal Verbal Roots in Semitic" verkita gvide de Jerzy Kuryłowicz. Li akiris du habilitiĝojn, la unuan pri arabistiko (1976), surbaze de laboraĵo "The verb in Cushitic", la duan pri afrikistiko en la Universitato de Vieno (1984). De 1977 apartenis al Komitato de Orientalistikaj Sciencoj de Pola Scienca Akademio. En la 80-aj jaroj laboris kiel visiting professor en universitatoj de Vieno, Heidelberg, Turino kaj Udine. En 1989 ricevis titolon de eksterordinara profesoro. Sciencan titolon pri homa scienco ricevis en 1995. De 2001 gvidis Katedron pri Afrikazia Lingvoscienco de Jagelona Universitato. Li estis ĉefredaktoro de la revuo „Folia Orientalia" kaj redaktoro de la serio „Orientaj lingvoj en traduko". En 2013 pensiiĝis.

La 6-an de oktobro 2014 estis entombigita en la tombejo en Kalwaria Zebrzydowska.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • The verb in Cushitic, Krakovo 1975
  • Dialekt egipski języka arabskiego. Kurs praktyczny (Egipta dialekto de la araba lingvo), Krakovo 1982.
  • The morphology of nominal plural in the Cushitic languages, Vieno 1986
  • Le dialoque islamo-chrétien et l'interprétation de la Bible, Krakovo 1995.
  • Handbook of the oromo language, Vroclavo - Krakovo 1990.
  • Ibrahim Ibn Jakub i Tadeusz Kowalski w sześćdziesiątą rocznicę edycji. Materiały z konferencji naukowej (Ibrahim ibn Jakub kaj Tadeusz Jan Kowalski en la sesdeka datreveno de eldono. Materialoj el scienca konferenco), (scienca redaktoro), Krakovo 2008.
  • ''Islam i chrześcijaństwo. Materiały sympozjum (Islamo kaj kristanismo. Materialoj de simpozio), Krakovo 12-14 IV 1994, Krakovo 1995.
  • Oriental languages in translation, Krakovo 2002, 2005.
  • Oriental languages in translation. Proceedings of the international conference, Krakovo, 7th-8th Apr 2008, Krakovo 2008.
  • Rozmówki arabskie - dialekt egipski Arabaj konversacioj - egipta dialekto), Varsovio 1988.
  • Wspaniały świat Oceanu Indyjskiego Sulajmāna Kupca, Abū Zajda as-Sïrāfïego i Buzurga Ibn Šahrijāra (Grandioza mondo de Hinda Oceano Komercisto Sulajmān, Abū Zajda as-Sïrāfï kaj Buzurg Ibn Šahrijār), Krakovo 1998 (traduko el la araba kun enkonduko kaj komentario)

Eksteraj ligiloj redakti