Andy LaVerne

usona muzikisto

Andy LaVerne (ankaŭ: Andy Laverne, naskiĝis la 4-an de decembro 1947 en Novjorko) estas usona ĵazpianisto kaj komponisto.

Andy LaVerne
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1947 (1947-12-04) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Vivo redakti

LaVerne studis klasikmuzikan pianludon ĉe Konservatorio Juilliard, ĉe muzika altlernejo Berklee kaj la Konservatorio je Nov-Anglujo. Kiel ĵazmuzikisto li estis lerninto de Bill Evans.

Ekde 1973 ĝis 1975 li koncertvojaĝis kun la bandego de Woody Herman. Post koncertoj kun John Abercrombie kaj Miroslav Vitous li anis ekde 1977 ĝis 1980 en la ensemblo de Stan Getz. En la 1980-aj jaroj li prezentis kun Chris kaj Dan Brubeck kiel Brubeck-LaVerne-Triopo.

Ekde la 1980-aj jaroj LaVerne pli kaj pli koncentriĝis pri instruado. Aperis pluraj instruilaj vidbendoj, krom tio li publikigis plurajn librojn kaj verkis artikolojn por la revuoj Keyboard Magazine kaj Piano Today Magazine.

Krom multaj albumoj, por kiuj li verkis kiel gastmuzikisto (i.a. kun Frank Sinatra, Stan Getz, Woody Herman, Dizzy Gillespie, Chick Corea, Lionel Hampton, Michael Brecker kaj Elvin Jones). LaVerne verkis proksimume kvardek albumojn kiel soloisto kaj kiel bandestro.

Diskoj redakti

  • Another World kun Billy Hart, Mike Richmond, 1977
  • Captain Video kun Bob Magnusson, Shelly Manne, 1981
  • Plays the Music of Chick Corea kun John Abercrombie, Chick Corea, Mark Egan, Sherman Foote, Danny Gottlieb, Marc Johnson, 1981
  • Liquid Silver kun John Abercrombie, Jennifer Cowles, Amy Dulsky, Peter Erskine, Eddie Gómez, Sebu Sirinian, Patricia Smith, 1984
  • Jazz Piano Lineage kun Bireli Lagrene, 1988
  • Frozen Music 1989
  • Fountainhead kun Dave Samuels, 1989
  • Natural Living kun John Abercrombie, 1989
  • Standard Eyes kun Anton Fig, Steve LaSpina, 1990
  • Severe Clear kun Anton Fig, Tim Hagans, Rick Margitza, 1990
  • Pleasure Seekers kun John Patitucci, Bob Sheppard, Dave Weckl, 1991
  • Buy One, Get One Free, Soloalbum, 1992
  • Double Standard kun Billy Drewes, Gregory Hutchinson, Steve LaSpina, 1993
  • Live at Maybeck Recital Hall, Vol. 28 (Andy Laverne at Maybeck), soloalbumo, 1993
  • Glass Ceiling kun Anton Fig, Steve LaSpina, 1993
  • Universal Mind kun Richie Beirach, 1993
  • Spirit of '76 kun Jerry Bergonzi, Jeff Brillinger, Mike Richmond, Bill Washer, 1994
  • Time Well Spent kun Al Foster, George Mraz, 1994
  • In the Mood for a Classic, soloalbumo, 1994
  • Serenade to Silver kun Billy Drummond, Tim Hagans, Steve LaSpina, Rick Margitza, 1994
  • Tadd's Delight, soloalbumo, 1995
  • First Tango in New York kun Steve LaSpina, Joe Lovano, Bill Stewart, 1995
  • Bud's Beautiful kun Billy Hart, Peter Washington, 1996
  • Where We Were [live] kun John Abercrombie, 1996
  • Four Miles kun Randy Brecker, Al Foster, George Mraz, 1997
  • Stan Getz in Chappaqua kun Don Braden, Danny Gottlieb, Steve LaSpina, Dave Stryker, 1997
  • Between Earth & Mars kun Dave Samuels, Jay Anderson, 1998
  • Time 2000
  • Know More kun Jay Anderson, Billy Hart, 2001
  • True Colors 2001
  • Pianissimo kun Jay Anderson, Rich Perry, Matt Wilson, 2002
  • Epiphany 2004
  • Process of Illumination 2004
  • All Ways 2005
  • Peace of Mind 2006
  • Time to Dream 2006
  • Intelligent Design kun Danny Gottlieb, Gary Versace, 2007

Vidbendoj redakti

  • Andy LaVerne’s Guide to Modern Jazz Piano, Vol. 1
  • Andy LaVerne’s Guide to Modern Jazz Piano, Vol. 2
  • Jazz Piano Standards
  • John Abercrombie and Andy LaVerne in Concert

Eksteraj ligiloj redakti