Anelido kaj Arcito

anglalingva poemo far Chaucer
(Alidirektita el Anelida and Arcite)

Anelido kaj Arcito (angle Anelida and Arcite) estas 357-linia anglalingva poemo de Geoffrey Chaucer.

Anelido kaj Arcito
poemoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Geoffrey Chaucer
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a jarcento
Ĝenro poemo
vdr

Dato kaj aŭtoro redakti

La dato de la verkado de la poem ne estas ekzakte sciata, sed ĝi estas ofte metita fine de la 1370-aj jaroj. La poemo estis neniam menciita de Chaucer mem, sed la fakuloj kutime ne dubas pri ties aŭtoreco. Ĝi estis atribuita al li en tri manuskriptoj kaj fare de la poeto John Lydgate.

Enhavo redakti

La poemo rakontas la historion de Anelido, reĝino de Armenio kaj ŝia am-allogo fare de iu falsa Arcito el Tebo, Grekio. Kiel ĉe multaj el la verkoj de Chaucer, ĝi finiĝas subite, kaj plej verŝajne ĝi restis nefinita.

La poemo uzas kelkajn elementojn de la Tezeido de Boccaccio, kaj de la Tebaido de la romia poeto Statio, verkoj kiujn Chaucer uzos denove kiel bazo por La rakonto de la kavaliro. Tiu influo de itala literaturo estas punkto de transiro el la plej fruaj verkoj de Chaucer, kiuj estis ĉefe influitaj de franclingva poezio.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Anelida and Arcite (angle). The Complete Poetical Works. Bartleby.com. (plena originala anglalingva teksto de la poemo)