Anemometro (el la greka ἀνεμος, «anemos», esperante «vento») aŭ ventometro, ventomezurilo estas aparato por mezuri rapidon kaj direkton de la vento. Ĝi havas du gravajn tipojn: la kulera kaj la helica anemometro. Ĉe la kulera ventomezurilo lokiĝas tri kuleroj sub la direktomontrilo, sur eta akso. Ĉe la helica ventomezurilo, la helico estas lokita sur pinton de la direktomontrilo aŭ sub tiu.

Oficiale, oni devas lokigi la anemometron en alto de 10 m super la grundo.