Anestezologio
La anestezologio (de la vorto anestezo, origine de la malnovgrekaj vorteroj ἀν- „mal-, ne“ kaj αἴσϑησις „percepto“) estas medicina scienca fako, kiu traktas la metodojn de sendolorigo (anestezo), de intensa medicino, doloroterapio (algeziologio) kaj de urĝeca medicino.
Post la universitata studo de medicino, la kuracistoj specialiĝantaj pri anestezologio laboras pri la fako dum pluraj jaroj kaj pluedukiĝas, ĝis ili fine povas nomi sin "faka kuracisto pri anestezologio" aŭ mallonge anestezisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo anglalingva de la monda federacio de anestezologiaj societoj Arkivigite je 2009-11-25 per la retarkivo Wayback Machine