Angón
Angón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Angón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Sánchez Pastor (IU-Ahora) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0,73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 2° 51′ U (mapo)41.068055555556-2.8530555555556Koordinatoj: 41° 4′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 996 m [+] | ||
Areo | 20,41 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Angón [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝanto nomiĝas angonero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 15 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,73 loĝ/km².
Situo redakti
Angón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 996 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°04′05″N 2°51′11″Ok.
Nordokcidente: Robledo de Corpes | Norde: La Bodera | Nodoriente: Rebollosa de Jadraque |
Okcidente: Pálmaces de Jadraque kaj Atienza | Oriente: Viana de Jadraque | |
Sudokcidente: Pálmaces de Jadraque | Sude: Negredo | Sudoriente: Viana de Jadraque |
Historio redakti
La vilaĝo havis ĝis 377 loĝantojn meze de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 309 loĝantoj en 1950 al 15, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Angón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Angón kie oni falis al la nunaj 15.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj redakti
- Preĝejo de Sankta Katerina (16-a jarcento), konstruita sur prapreĝejo romanika.
- Ermitejo.
- Kastelo de Inesque (en ruinoj nune).
- Tipaj domoj reprezentaj de la popola montara arkitekturo.