Angela GIUSSANI (n. la 10-an de junio 1922 en Milano – m. la 12-an de februaro 1987) estis itala verkistino de bildrakontoj kaj eldonantino.

Angela Giussani
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1922 (1922-06-10)
en Milano
Morto 12-an de februaro 1987 (1987-02-12) (64-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalio
Familio
Frat(in)o Luciana Giussani
Okupo
Okupo bildliteraturistoscenaristo
vdr

Biografio redakti

Angela Giussani (Anĝela ĝussAni), kune kun la fratino Luciana Giussani, kreis la faman komiksrolulon Diabolik - la unua krima itala poŝa komikso - al kiu ŝi dediĉis sian tutan profesian vivon.

Ŝi naskiĝis en Milano la 10-an de junio 1922; post periodo dum kiu ŝi laboris kiel modelo, edziniĝis en 1946 al la eldonisto Gino Sansoni kaj laboris en lia eldonejo, okupiĝante pri porjunulaj libroj. Fondis poste sian propran eldonejon, Astorina; post la malsukceso de la unua eldono - komikso pri aventuroj de boksisto, Big Ben Bolt - kiu nur daŭris du jarojn, denove provis kun bildrolulo naskiĝinta de hazarda renkontiĝo kun romano de Fantomas.

La 1-an de novembro 1962 estis eldonita la unua numero de Diabolik, verkita de Angela. Estis la komenco de longa serio de ŝteladoj kaj de sukcesoj.

Post 13 numeroj de la nova komikso, Angela alvokis ŝian fratinon Luciana, por labori kun ŝi; kune, okupiĝis pri la eldonejo kaj pri la verkado kvarmane de la aventuroj de la "Krima Reĝo".

Angela mortis en 1987, dum Luciana daŭre sola okupiĝis pri la eldonejo ĝis 1999.