Angelos Sikelianos

Angelos Sikelianos (28-an de marto 1884, Lefkado - 19-an de junio 1951, Ateno)[1] (greke: Άγγελος Σικελιανός) estis grandega greka lirika poeto kaj teatra verkisto. Li skribis pri nacia historio, religia simboleco, kaj pri universala konkordo. Liaj teatraj verkoj inkluzivas Sibylla, Daedalus en Kreto, Kristo en Romo, La Morto de Digenis, kaj Asklepius. Li estis la unua greka poeto de la 20-a jarcento, kiu estis kandidato por la Nobel-premio pri literaturo.

Angelos Sikelianos
Persona informo
Άγγελος Σικελιανός
Naskiĝo 15-an de marto 1884 (1884-03-15)
en Lefkado
Morto 19-an de junio 1951 (1951-06-19) (67-jaraĝa)
en Ateno
Mortis pro hazarda morto vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Lingvoj grekamoderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno vd
Subskribo Angelos Sikelianos
Familio
Edz(in)o Eva Palmer-Sikelianos • Anna Sikelianou vd
Infanoj Glafkos Sikelianos vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • dramaturgo • dramaturgo vd
Laborkampo greka literaturo vd
Aktiva dum 1909– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sikelianos naskiĝis en Lefkado, kie li pasis lian infanaĝon. En 1900 li eniris la Skolo pri juro de Ateno sed neniam diplomiĝis.

La sekvontajn jarojn li vojaĝis amplekse kaj dediĉis sin al poezio. En 1907, li geedziĝis la en Usono naskiĝitan Eva Palmer, kiu tiutempe estis studento pri arkeologio en Parizo. Ili geedziĝis en Usono kaj transloĝiĝis al Ateno en 1908. Dum tio periodo, Sikelianos ekkontaktis Grekajn intelektulojn, kaj en 1909 li eldonis lian unuan poemaron, Alafroískïotos (greke:Αλαφροίσκιωτος), kiu havis rektan efikon kaj estis rekonata de kritikantoj kiel grava laboro.

Li ankaŭ enamikiĝis kun la samrangulo verkisto Nikos Kazantzakis, kaj en 1914 ili pasis kune kvardek tagojn sur Monto Athos, vizitintaj la plimulto de la monaĥejoj tie kaj ĝuintaj la vivon de asketoj. La sekvonta jaro ili enŝipiĝis por pilgrimadon tra Grekio.

Referencoj redakti