Angelus Sala (1576-1637) estis itala kuracisto, fizikisto kaj kemiisto, rigardata kiel la fondinto de la sukerkemio, fekunda aŭtoro de sennombraj verkoj pri kemio, medicino kaj fiziko. Li estis pli juna frato de la itala kuracisto Giovanni Domenico Sala (1579-1644).

Angelus Salae
(1576-1637)
itala kuracisto kaj kemiisto.
itala kuracisto kaj kemiisto.
Persona informo
Angelo Sala
Naskiĝo 21-a de marto 1576
en Vicenza,  Italio
Morto 2-a de oktobro 1637
en Bützow,  Germanio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • kuracistoinventisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aktivis kiel kuracisto en Dresdeno (1602), Nurenbergo (1606), Frauenfeld (1607), Ĝenevo (1609), Zuriko (1609), Hago (1613-1617) kaj Hamburgo, apudla grafoj Antono de Oldenburgo kaj Johano Alberto la 2-a de Meklenburgo.[1]

Grava defendanto de la iatrokemio, li havis profundajn konojn pri plantaj kaj mineralaj kuraciloj. Notindaj estis liaj esploroj pri la vitrioloj: li kredis ke la kupro formita per traktado de la blua vitriolo kun fero ne estis rezulto je metaltransmutacio sed ĝi antaŭekzistis en la solvaĵo kaj elmontris ke la vitriololeo aŭ sulfata acido estigita de seka distilado kunrilatas al tiu produktita de la sulfuro. Li preparis la fosfatan acidon kaj estis unue el la unuaj kiuj studis la produktiĝon de la etila alkoholo per fermentigo de cerealoj.

Vivo redakti

Li estis filo de Bernardino Sala, kies familio fuĝis al Ĝenevo pro religiaj demandoj. Tie li studis medicinon dum kelkaj jaroj. Kiel la fama Paracelsus, tiel li pledis pri fundamentaj reformoj en la medicino. En 1610, Sala akompanis la Grafo de Nasaŭ-Siegeno kiel kampo-doktoro. En 1620, li estis en Hamburgo kaj aktivis kiel kemiisto. La langrafo Morico (1572-1632) alte estimis lin kaj rekomendis lin kiel privata kuracisto de la duko Johano Alberto la 2-a. En 1625, li estis nomumita kiel profesoro pri medicino en la Universitato de Rostock. Johann Rist (1607-1667) estis lia lernanto tie.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti