Angla-Egipta Sudano

(Alidirektita el Angl-Egipta Sudano)

Angla-Egipta Sudano estis kondominio kaj markigo de la hodiaŭa Sudano, kiu estis administrita inter 1899 kaj 1956, kiam ĝi estis kunposedaĵo de Egipto kaj de Britio.

Angla-Egipta Sudano
1899 – 1-a de januaro 1956

historia lando • kunposedaĵo
Geografio
Mapo de Angla-Egipta Sudano
Mapo de Angla-Egipta Sudano
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Mapo de la Angl-Egipta Sudano

Fono redakti

Unio kun Egipto redakti

En 1820, la egipta armeo de la paŝao Muhammad Ali estrita de lia filo Ismail Paŝa[1] invadis kaj konkeris nordan Sudanon. La regiono havis deĉiamajn lingvajn, kulturajn, religiajn, kaj ekonomiajn ligojn kun Egipto kaj estis parte sub la sama regado je intermitaj periodoj ekde la tempo de la faraonoj. Muhammad Ali estis agreseme praktikante politikon por etendo de sia povo cele al ebla anstataŭo de la Otomana Imperio kaj vidis Sudanon kiel valora aldono al siaj egiptaj teritorioj. Dum sia regado kaj tiu de siaj sukcedantoj, Egipto kaj Sudano iĝis administrata kiel unu politika ento, kun ĉiuj regantaj membroj de la dinastio de Muhammad Ali serĉe la konservado kaj etendado de la "unueco de la Nila Valo". Tiu politiko estis etendita kaj intensigita ĉefe de la nepo de Muhammad Ali, nome Ismail Paŝao, sub kies regado plej el la resto de la nuna moderna Sudano estis konkerita.

Brita impliko redakti

Pro la malfermo de la Sueza Kanalo en 1869, la ekonomia kaj strategia gravoj de Egipto kaj Sudano pliiĝis enorme, allogante la imperiajn atentojn de la grandaj mondpotencoj, partikulare de Britio. Dek jarojn poste, en 1879, la enorma ekstera ŝuldo de la registaro de Ismail Paŝao utilis kiel ekskuzo por la mondpotencoj por devigi lin abdiki kaj esti anstataŭita de sia filo Teŭfik Paŝao. La maniero kiel Teŭfik ascendis danke al interveno de eksterlandaj povoj ege kolerigis egiptajn kaj sudanajn naciistojn kiuj bedaŭris pro la pliiĝanta influo de eŭropaj registaroj kaj komercistoj sur la aferoj de la lando. La situacio malpliboniĝis pro evidenta koruptado de Teŭfik kaj ties misadministrado kaj finfine ĉio finis pre la Urabia Ribelo. Cele reteno de la povo, Teŭfik alvokis britan helpon. En 1882, laŭ inviti fare de Teŭfik, la britoj bombardadis Aleksandrion, nome unuranga marhaveno kaj de Egipto kaj de Sudano, kaj sekve invadis la landon. Britaj trupoj elpostenigis la urabian registaron en Kajro kaj okupis la reston de Egiptio kaj Sudano en 1882. Kvankam oficiale la aŭtoritato de Teŭfik estis restaŭrita, reale la britoj ekkontrolis la aferojn de Egipto kaj Sudano ĝis 1932.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Henderson, K.D.D. "Survey of the Anglo-Egyptian Sudan 1898-1944", Longmans, Green and Co. Ltd., London, 1946

Koordinatoj: 15° 37′ 59″ N 32° 31′ 59″ O / 15.63306 °N, 32.53306 °O / 15.63306; 32.53306 (mapo)