Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Estas du volumoj de Angla Antologio [1] en Esperanto. La unua antologio eldonita de UEA, (Rotterdam 319 paĝoj) en 1957, enhavas prozon kaj poezion el la jaroj 1000-1800 kaj redaktis W. Auld kaj R. Rossetti. La dua volumeno de Angla Antologio estas eldonita en Londono en 1987 (432 paĝoj) kaj enhavas poezion kaj prozon de pli ol kvindek aŭtoroj de 1800-1960, estas redaktita de A. Goodheir kaj enhavas enkondukon de M. Boulton

Angla Antologio
Angla Antologio
Angla Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1957
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 319
vdr

La tradukintoj estis: William Auld, Manjo Austin, F. R. Banham, Marjorie Boulton, C. D. A. Capp, John S. Dinwoodie, A. D. Foote, John Francis, T. Fraser, Albert Goodheir, George Gordon, D. B. Gregor, A.J.L. Hughes, Gerald C. Jervis, Gerold D. Jervis, Kalmán Kalocsay, Kris Long, K. G. Linton, L. N. M. Newell, E. P. Ockey, Reto Rossetti, Poul Thorsen, Victor Sadler, J. H. Sullivan, L. Tárkony, Alec Venture, Gaston Waringhien.

Recenzoj redakti

 
 La jam ne m algranda aro da Antologioj pliriĉiĝis ankoraŭ per unu, en paŝo plua al varma deziro de ĉiu konscia esperantisto, nome: ke oni povu legi en kaj per Esperanto la beletristikan trezoron de ĉiu kulturpopolo. La nuna volumo estas nur parto de nobla ambicio de la aŭtoroj: La apero de Brita Antologio, kiu konsistos el Anglaj, Skotaj, Gaelaj kaj Kimraj ĉefverkoj. Estas honora devo de ĉiu esperantisto, klopodi laŭ sia forto al tiel glora entrepreno.

Oni ne bezonas insisti pri la valoro de la enhavo. La elstaraj figuroj de Shakespeare kaj Milton, la grandaj romanistoj DeFoe, Swift, Goldsmith kaj Sterne, krom tre vera stelaro da poetoj (la angloj ĉiam brilis en lirika poezio) ja estas mondkonataj nomoj, familiaraj al ĉiu klera homo. La tradukintoj, inter kiuj troviĝas la estroj de la nomata Skota Skolo, ĉiuj bonaj poetoj kaj lertaj esperantistoj, estas sendube trafaj homoj por preni sur sin la taskon elekti la varojn, ilin ŝarĝi kaj konduki poste en havenon tiel imponan ŝipon. Pri la fideleco de la tradukado, sufiĉas - al anglalingva posedanto - kompari la originalon de "Chauer plendas al sia malplena monujo", kiu estas en la enkonduko, kun la koncerna traduko. Se ĉiuj pecoj estas tiel fidele tradukitaj, vorte, kaj rime, ni sendube estas antaŭ perfekta verko. Sed hazarde, mi trovas en Angla Antologio du pecojn aperintajn en la ĵus de mi recenzita "Kien la Poezio", nome la Soneto LXV-a de Shakespeare, kaj ‘‘Al Lukasta“ de Lovelace, ambaŭ malsimilaj en la materiala traduko (ne en la enhavo). La soneto estas en A. A. tradukita per 11- silabaj versoj; en K. la P. per 12-silabaj. “Lukasta“ estas respektive en 9-silabaj kaj en 10-silabaj. Kiu do pravas? kaj, kial retraduki pecojn jam aperintajn, kiam tiom multe da juveloj devas resti nekonataj, pro manko de loko aŭ de tradukantoj? La tradukintoj uzis kaj profitis ĉiujn fundamentajn kaj eksterfundamentajn licencojn. Abundas senperaj verboj, participdevenaj formoj, trafaj kummetaĵoj. Mi citu kelkajn: Falĉetis (paĝ. 163) Tienas (154) Ordis (112) Estontecas (158) Amatas (145) Bukeden (46) Multkarminaj estas stranga; kaj vojos for , mi trovas ne necesa, ĉar ekzistas Foriri, Forvojaĝi. Al kion (83) estas tute kontraŭfundamenta; kompreneble, ĝi devas diri al (tio), kion. Same kontraŭfundamenta mi trovas: Brula de plorado (sendube: pro plorado). Kaj mi venu al lasta afero: la vortprovizo. Samkiel jam en ĉiu grava verko, la aŭtoroj aŭ la tradukistoj sin rajtigas formi novajn vortojn kaj eldoni la koncernan liston. En tiu ĉi libro ĝi entenas 58, kio certe ne estas multaj en tia granda verkaro. Tamen; ni vidu la kaŭzon por ilia akcepto. El la 58, 8 estas necesaj: (akreo, cito, eksviro , Gorgo , gralo , Kartezano , spinedo , ŝterno ). Aliaj 12 (debila , desperi, disipi, dista kaj lontana , infre, morbo , prohibi, senila, sombra , streta, tenebro) devenas de la malŝato al la prefikso mal , pri kio oni ja multe diskutis; tial mi ne insistos. Sed, krome, kio pravigas la vorton negi' (paĝ. 32) anstataŭ nei? Kian neceson oni povas postuli? Ĝi estas samnombre silaba, ĝi estas en versinterno. Certe ĝi estas por ni, latinidoj, eĉ pli facila, ĝi estas la latina verbo nego, el kiu ni havas la hispanan negar; sed ni atentu al la Esperanta popolo, diversdevena. kiu lernas ordinare en la unua leciono la vortojn ne kaj jes kaj konsekvence nei kaj jesi . Se persone Esperantisto pli ŝatas negi, samrajte alia ŝatus neki (de nek ) aŭ neti de notneni (de “non"). Ĉu ne vere? Kien irus Esperanto kaj kien irus naciaj lingvoj, se tiu principo regus? Same okazas kun la verbo floti, anstataŭ la akceptita flosi. Ankaŭ nenecesa estas la vorto spo-(in)o , ja ekzistas la zamenhofaj radikoj fianĉ, svat kaj edz per kiuj, kaj helpe de la 6 participaj sufiksoj kaj la adjektivaj end, ind, ebl" oni povas diferencigi eĉ plej subtilajn nuancojn. La verko komencas per bonega eseo pri la Angla Literaturo, kiu prezentas al ni la diversajn tempojn kaj mediojn en kiuj la aŭtoroj vivis kaj laboris. Cefe la skizo pri Shakespeare estas juveleto. Fermas la libron listo de la tradukoj aperintaj, kun la koncerna dato, tradukintoj kaj eldono. Resume: La verko estas grandioza, la klopodo laŭdinda, la prezento bona (mi estus preferinta pli daŭrebla, kvankam ne tiel bela papero). Ni apliku al la libro la versojn de Pope (paĝ. 161):

Vane perfekton oni priinsistas
Perfekto nek ekzistos nek ekzistas:
Kaj se la stilo taŭgas laŭ la celoj
Aplaŭdoj nepras, malgraŭ bagateloj.

 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n113 (jan 1959)


 
 La Esperanto-literaturo kaj la kolekto de Esperantaj antologioj ĵus pliriĉiĝis je belega libro danke al la eldona fako de UEA la Angla Antologio unua volumo presita de la firmao Zwagers en Rotterdam. Dua volumo pri la jaroj 1800-1960 kaj eĉ tria - Skota antologio pri la tuta periodo 1000-1960 aperos poste.
La libro komenciĝas per skizo pri la angla literaturo verkita originale de F-ino Marjorie Boulton kiu ne nur skizas la ĉefajn trajtojn sed ankaŭ prezentas kelkvorte kaj ĉiamagrable la diversajn verkontojn kies tekstojn ni legos fragmente en la sekvo de l' antologio.
Poste la libro partiĝas en du partoj poezio kaj prozo. Nur unu teksto memorigas la praan literaturo : la Marvaginto (The Sea Wanderer) bone tradukita de Auld. Poste ni atingas Chaucer, la "patro" de la angla poezio al kiu nur 4 paĝoj estas dediĉitaj. Tiel antaŭ niaj okuloj sinsekve iras la ĉefaj anglaj poetoj kun nur malmultaj poemoj. Ni bedaŭras ke pri Shakespeare oni ne enmetis kelkajn versojn de Hamlet en la Zamenhofa traduko.
La proza parto komenciĝas pli malfrue per fragmento el "La Morto de Arturo" de Thomas Malory (ĉirkaŭ 1470). Sekvas romantika priskribo de Walter Raleigh pri "La Eltrovo de Gujano". El la ceteraj prozaĵoj estu nomataj : ĉapitro de John Wilkins (1614-1672) pri "Ebleco de Vojaĝo al la Luno" - nun en 1965 tute aktuala - "La knabino en Bristola foiro de Daniel Defoe, fragmentoj el verkoj de Jonathan Swift, "Aventuroj de Ŝilingo" (Joseph Addisson) kaj kelkaj pecoj el la Monda Civitano kaj The vicar of Wakefield de Oliver Goldsmith.
Kiam oni fermas la libron oni demandas sin pri tio, ĉu ne estus pli bone ke tiu antologio aperu en du volumoj pli kompletaj ĉar tiel vasta kaj ampleksa la angla literaturo.
Pri neologismoj plena paĝo klarigas la ĝustan sencon de la vortoj netroveblaj en la kutimaj vortaroj, la plejmulto estas pravigebla sed pri aliaj estas forta dubo : kial floti anstataŭ flosi? Lontana anstataŭ telea aŭ malproksima, pietato anstataŭ religia respekto, prefaco anstataŭ antaŭparolo, uest anstataŭ okcidento?
Kie kunlaboras tiel eminentaj samideanoj la lingvo de la tradukoj estas bonega kaj tiu volumo kiu en ĝojiga mezuro pliriĉigas nian literaturon troviĝas en ĉiu biblioteko de literatur-amanto. 
— 1958, Historio de Esperanto III, paĝo 1218

Enhavo de la unua volumo redakti

Enkonduka skizo pri la angla literaturo 1000-1800 (M. Boulton)

I. Poezio

Nekonata aŭtoro (ĉ.j. 1000)

  • el "La Marvaginto“. (W. Auld)

Nekonata aŭtoro (14a j.c.)

  • el "Sir Gaveno kaj la Verda Kavaliro".(A.D.Foote)

Geoffrey Chaucer (1340?- 1400)

  • Chaucer Plendas al Sia Malplena Monujo. (W. Auld)
  • el La antaŭparolo de La Virino el Bado. (W.Auld)

Thomas Wyatt (1503-1542)

  • La Amanto Spertas, Kiel Forlasis Lin Tiuj, Kiujn Li Antaŭe Posedis, (A.D.Foote)
  • Ĉu Tiel Min Forlasi? (W. Auld )
  • La Amanto Priplendas la Malsimpation de Sia Amatino. (A.D.Foote)

Nicholas Breton (1542- 1626)

  • Lulkanto.(R.Rossetti)
  • el Kontraŭ la Pekuloj de la Mondo. (R.Rossetti)
  • Al Mi Ja Ne Estas Pomoj. (R.Rossetti)

Edmund Spenser (1552-1599)

  • el "Amoretti".(W.Auld)
  • Protalamio. (A.D.Foote )

Walter Raleigh (1552- 1618)

  • La Pilgrimo de l' Pasiulo. (A.D.Foote)
  • Versoj Skribitaj en Lia Biblio.(W.Auld)

John Lyly? (1553-1606)

  • Kampaspa Ludis Kun Kupido.(G.Waringhien)

Philip Sydney (1554- 1586)

  • Posedas Mian Koron la Amato. (J.Francis)
  • el "Astrofelo kaj Stella“.(W.Auld)
  • Min Lasu ,Am'. (A.D.Foote)

Francis Davison (1575?- 1619? )

  • Kiel la Muŝo Zuma.(R.Rossetti)

George Peele (I 558? - I 597? )

  • Adiaŭo al Armiloj. (W.Auld)

Robert Greene (1560?-1592)

  • Kontenta Animo. (J. Francis)
  • Ho, Se en Ŝi Kompat' Egalus Belon.(W.Auld)

Samuel Daniel (1562-1619)

  • Al Delia.(G.Waringhien )

Michael Drayton (1563- 1631)

  • Adiaŭo al Amo. (G. Waringhien)
  • Iu Am-ateist' aŭ Renegato. (W. Auld)

Christopher Marlowe (1564-1593)

  • el La Tragedia Historio pri Doktoro Faŭstus. (W.Auld)

William Shakespeare (1564-1616)

  • Soneto XVIII (R.Rossetti)
  • Soneto LXV (R.Rossetti)
  • Soneto LXXXIX. (W. Auld )
  • Soneto XCIX.(G.Waringhien)
  • el "Romeo kaj Julieta".(R.Rossetti)
  • el "Julio Cezaro". (R.Rossetti)

Thomas Campion (1567- 1619)

  • Dormu Sentiroe, Belulino Spita. (W. Auld)
  • Ĉu Mi Venu al Vi, Kara? (A.D.Foote )
  • Admono al la Virinoj. (W.Auld)
  • Rozulin', ho Laŭra. (A.D.Foote )

John Davies (1569-1626)

  • Pri la Odiseo de Homero. (J.Francis)

John Donne (1573- 1631)

  • La Suno Leviĝanta.(J.S.Dinwoodie)
  • Morto. (J. S. Dinwoodie)
  • Kanto. (A.D.Foote)

Ben Jonson (1573- 1637)

  • Vivamus Mea Lesbia Atque Amemus.(J.Francis)

John Fletcher (1579-1625)

  • La Horojn Bremsu. (J.Francis)
  • Skuu la Fajron.(W.Auld)
  • Kio, Kara, Estas Amo.(W.Auld)

George Wither (1588-1661)

  • La Bravulo. (W.Auld)

Robert Herrick (1591- 1674)

  • Poezio de Vestoj. (J. Francis)
  • Pri la Vestaro de Julia. (A.D.Foote)
  • Al la Virgulinoj, Ke Ili Profitu la Tempon.(A.D.Foote)
  • Pri la Mampintoj de Julia. (A.D.Foote)
  • Al Arbofloroj. (W.Auld)
  • Al Amatino, Kiu Protestis, Ke Li Nek Petolas Nek Parolas (J.Francis)
  • Al Elektra. (J.S.Dinwoodie)

George Herbert (1593- 1633)

  • Disciplino. (J. S. Dinwoodie)
  • Redempto.(W.Auld)
  • La Kolĉeno. (W.Auld)
  • Avaro.(W.Auld)

James Shirley (1596-1666)

  • Morto la Egaliganto. (J.S.Dinwoodie)

Thomas Carew (1598?-1639? )

  • Sendanka Belulino Minacata. (J. Francis)
  • Vidu. Modeste la Aŭror'. (J. Francis)
  • Ke Amo Estas Eterna.(W.Auld)

John Milton (1608-1674)

  • el Paradizo Perdita.(J.Francis)

John Suckling (1609-1642)

  • La Fidela Amanto.(R.Rossetti)

Richard Lovelace (1618-1658)

  • Al Lukasta, Antaŭ Militiro. (W.Auld )

Andrew Marvell (1621- 1678)

  • Al Sia Pudora Amatino. (J.Francis )

Henry Vaughan (1622.- I 695)

  • La Pluveto. (W.Auld)
  • La Mondo. (W.Auld)

Charles Cotton (1630-1687)

  • Alis. (J.Francis)
  • Margret. (J. Francis)

John Dryden (1631-1700)

  • La Londona Incendio. (W. Auld)

George Etherege (1635?-1691)

  • Al Virino Demandinta Kiom Longe Li Amos Sin. (W.Auld)

Aphra Behn (1640-1689)

  • La Komplezema Amatino.(W.Auld )

John Wilmot (1647-1680)

  • Amo kaj Vivo. (J.Francis)

William Oldys (1696-1761)

  • Al Muŝo Trinkanta el Lia Taso.(W.Auld )

Alexander Pope (1688-1744)

  • el Eseo pri la Kritikado.(W.Auld)

Thomas Gray (1716-1771)

  • Elegio Verkita en Kampara Tombejo.(W.Auld)

William Collins (1721-1759)

  • Odo al Vespero.(W. Auld kaj R. Rossetti)

Christopher Smart (1722- 1771)

  • el Kanto al David. (J. Francis)

William Cowper (1731-1800)

  • La Izoleco de Aleksandro Selkirk. (W. Auld)

Nekonata aŭtoro (18a j.c.)

  • La Preposto en Bray. (W. Auld)

William Blake (1757.-- I 827)

  • La Tigro. (W. Auld)
  • Amikon Mian Mi Koleris. (W. Auld)
  • La Malsana Rozo.(A.D.Foote)
  • La Ĝardeno de l' Amo.(A.D.Foote)
  • Ne Pridiru al l' Amata.(A.D.Foote)
  • Jerusalem, (J.S.Dinwoodie)
  • Londono. (W.Auld)
  • el Aŭguroj pri Senkulpeco. (W. Auld)
  • Jen la respondo.(W.Auld)

II: Prozo

Thomas Malory (ĉ.j. 1470)

  • el La Morto de Arturo.(C.D.A.Capp)

Barnabe Riche (1540?- 1617)

  • Apolonio kaj Sila. (Alec Venture)

Walter Raleigh (1552- 1618)

  • el La Eltrovo de Gujano.(Alec Venture)

Thomas Neshe (1567-1601)

  • el La Malbonŝanca Vojaĝanto.(E.P.Ockey)

Francis Bacon (1561 - 1626)

  • Pri Edzeco kaj Fraŭleco.(J.Francis)

Thomas Decker (1570?- 1641)

  • La Bonŝanca Flikisto.(E.P.Ockey)

John Milton (1608-1674)

  • Pledo por la Preslibero. (J.S.Dinwoodie)

John Wilkins (1614-1672)

  • Ebleco de Vojaĝo al la Luno.(W.Auld)

Samuel Pepys (1633- 1703)

  • La Incendio. (J. Prancis)
    John Aubrey (l626- 697)
  • Lancelot Andrewes. (Alec Venture)

Daniel Defoe (1661?- I 731)

  • La Knabino en Bristola Foiro. (C.D.A.Capp)

Jonathan Swift (1667- 1745)

  • La Granda Akademio en Lagado. (W.Auld)
  • La Struldbrugoj.(W.Auld)

William Congreve (1670- I 729)

  • el La Modo de la Mondo.(E.P.Ockey)

Joseph Addison (1672- 1719)

  • Oratorinoj. (G.C.Jervis)
  • Aventuroj de Ŝilingo.(G.C.Jervis)

Richard Steele (1672-1729)

  • Pri Rememoro de Infanaĝo.(C.D.A.Capp)

Henry Fielding (1707- 1754)

  • Renkontiĝo inter Pastro Adams kaj Pastro Trulliber (C.D.A.Capp)

Samuel Johnson (1709- 1784)

  • Mansardo kaj Ĝiaj Loĝantoj.(E.P.Ockey)
  • Antaŭparolo al la Angla Vortaro.(E.P.Ockey)
  • Disertacio pri la Flugarto.(E.P.Ockey)

Laurence Sterne (1713-1768)

  • La Naskiĝo de Tristram Shandy.(Alec Venture)
  • Tristram Shandy kaj la Vidvino Wadman.(Alec Venture)

Oliver Goldsmith (I 728-1774)

  • el La monda civitano. (Afec Venture)
  • Pastro-Doktoro Primrose Suferas Ankoraŭ Unu Malfeliĉon (F.R.Banham)

Edward Gibbon (1737-1796)

  • el La Aŭtobiografio. (C.A.D.Capp )

Vortlisto
Libroformaj tradukoj en Esperanto el la angla literaturo 1000-1800

Enhavo de la dua volumo redakti

POEZIO

W. Wordsworth ( 1770-l850)

  • El "La preludo", el ĉ. 1, 4. 5, 4, 10 (M. Boulton), el ĉ. 13 (A. Goodheir)
  • Indikoj pri senmorteco (A. Goodheir)
  • Sur Vestminstra ponto (R. Rossetti)
  • Spiriton mian dorm' blindigis (W. Auld)

S. T. Coleridge ( 1773- l834)

  • La maljuna maristo (L. M.N. Newell)

Lordo Byron ( 1788- 1824)

  • Do, ne plu ĝis nokta horo (W. Auld)
  • El "La pilgrimo de Childe Harold" (J. Francis)
  • Don Johano, Kanto I, 213 ĝis fino (W. Auld)

P. B. Shelley ( 1792-1822)

  • Odo al la okcidenta vento (K. Kalocsay)
  • Kanto (L. Tarkony)
  • La Indiana Serenado (K. Kalocsay)

John Clare (1793-1864)

  • Mi Estas! (M. Boulton)

J. Keats ( 1793-1864)

  • Odo al la Najtingalo (J. Francis)
  • Odo al Greka Urno (J. Francis)
  • Odo al Melankolio (J. Francis)
  • Pri la Maro (J. Francis)
  • Unuafoje Leginte la Homertradukon de Ĉapman (W. Auld)
  • Soneto (J. Francis)
  • Somera Mateno (K. Kalocsay)

Thomas Hood ( 1799-1845)

  • La Ĉemizokanto (W. Auld)
  • La Ponto de Ĝemspiroj (W. Auld)

A. Tennyson (1809-1892)

  • Mariana fo
  • Kanto de l'Lotusmanĝantoj (L. N. M. Newell)
  • La Hidro (J. Francis)
  • Descendu, ho Virgin' (A. D. Foote)

R. Browning (1812-1889)

  • La Statuo kaj la Busto (M. Boulton)
  • Finvorto de Virino (W. Auld)
  • Renkonto Nokta (K. Kalocsay)

Emily Bronte (1818- 1848)

  • Al la imago (T. Fraser)
  • Diru, diru (W. Auld)
  • Memoremo (V. Sadler)

C. Patmore (1823- 1896)

  • El "La anĝelo en la domo" (W. Auld)

Christina Rossetti (1830-1894)

  • Se mortos mi, ho kara (L. Tarkony)

Lewis Carroll (1832-1898)

  • La ĵargonbesto (M. Boulton)

W. S. Blunt (1840-1922)

  • La vivofarso (L. N. M. Newell)

Thomas Hardy (1840-1928)

  • Konformiĝemuloj (W. Auld)
  • El epoko de "Rompiĝo de l'nacioj" (W. Auld)

G. M. Hopkins (1844-1889)

  • Bunta belo (K. Long)
  • La ventkaperanto (K. Long)
  • Felikso Randal (K. Long)
  • Kiel alcionoj fajr-lancas (K. Long)
  • Di-grandiozo (K. Long)
  • Henri Parsel (K. Long)

R.Bridges (1844-1930)

  • La preterpasanto (L. N. M. Newell)

Oscar Wilde (1856-1400)

  • Balado de l'prizono Reading (L. N. M. Newell)
  • Aŭdante la Dies irae (C. D. A. Capp)

A. E. Housman (1859-1936)

  • Per drinko, am' aŭ luktoj (W. Auld)
  • Epitafo por dungita arrneo (W. Auld)
  • Al mia koro spir' detrua (R. Rossetti)
  • Arbo plej bela (R. Rossetti)
  • Mi, dudekunu-jara (R. Rossetti)
  • Kontraŭ insidoj (R. Rossetti)
  • Kaŝtano ĵetas siajn torĉojn (A. D. Foote)

R. Kipling (1865-1936)

  • Kontrabandista kanto (A. Goodheir)

W. B. Yeats (1865-1939)

  • Ĝardene (W. Auld)
  • Tri memoroj (V. Sadler)
  • Neelektite (A. D. Foote)
  • Min ĉio logas for de l‘arto (A. D. Foote)

E. Dawson (1867-1900)

  • Non sum qualis eram. (W. Auld)

G. K. Chesterton (1874-1936)

  • Akordo de koloroj (M. Boulton)
  • La glavo de surprizo (M. Boulton)
  • La kanto de Kvudlo (M. Boulton)

E. Thomas (1878-1917)

  • Neniu tiel daŭre (K. Long)
  • La nova domo (V. Sadler)
  • Lumestingo (V. Sadler)

T.E. Hulme (1883-1917)

  • La kompleta poemaro (W. Auld)

D. H. Lawrence (1885-1930)

  • Testuda krio (W. Auld)
  • Tero nekonata (K. Long)

Rupert Brooke (1887-1915)

  • Ĉielo (W. Auld)
  • La antaŭlasta in‘ (P. Thorsen)

W. Owen (1883-1918)

  • Dulce et decorum est (W. Auld)

PROZO

Charles Lamb (1775-1834)

  • Plendo de fraŭlo pri la konduto de geedziĝintoj (T. Fraser)

T. L. Peacock (1785-1866)

  • La paroĥestro kaj lia edzino (W. Auld)

Benjamin Disraeli, grafo de Beaconsfield (1804-1881)

  • Iksiono en la ĉielo (G. Gordon)

Ch. Dickens (1812-1870)

  • El "Rakonto pri du urbegoj" (K. G. Linton)
  • En la kanceliera juĝejo (el "Bleak House) (D. B. Gregor)
  • Mi komencas sendependan vivon (el "David Copperfield") (D. B. Gregor)

Ch. Reade (1814-1884)

  • El "La klostro kaj la kameno" (M. Boulton)

A. Trollope (1815-1882)

  • S-ro Crawley renkontas la episkopon (el "The last chronicle of Barnet“) (L. N. M. Newell)

L. Caroll (1832-1898)

  • Freneza tefesto; la historio de la ŝajnkelonio (el "La aventuroj de Alica en Mirlando") (W. Auld)

R.Garett (1835-1906)

  • La pocio de Lao-ce (V. Sadler)

S. Butler (1835-1902)

  • La muzikaj bankoj (el "Erevono") (A. Venture)

Thomas Hardy (1840-1928)

  • La familioj Winter kaj Palmley (F. R. Banham)
  • Tradicio el la jaro 1804 (F. R. Banham)
  • La lordino Icenway (F. R. Banham)

A. Conan Doyle (l854-1930)

  • La bendo makulita (G. D. Jervis)

H. G. Wells (1866-1946)

  • El "La historio de S-ro Polly" (J. H. Sullivan)

J. Galsworthy (1867-1933)

  • Vojaĝo al la infero (el "La proprietulo“) (C. D. A. Capp)

A. Bennett (1867-1931)

  • De unu generacio al alia (M. Boulton)
  • "En nova felsako" (M. Boulton)

H. H. Munroe (1870-1916)

  • Sredni Vaŝtar (W. Auld)

J. Masefield (1878-1967)

  • Antaŭkastela Rakonto (A. J. L. Hughes)
  • Apud Kastela Ruino (A. J. L. Hughes)
  • Haveno de Sennombraj Ŝipoj (A. J. L. Hughes)
  • Lanki Ijob (A. J. L. Hughes)

James Joyce (1882-1941)

  • La Mortintoj (A. Venture)

D. H. Lawrence (1885-1930)

  • Suno (C. D. A. Capp)

Edna O'Brien (1936)

  • El "La Kamparaj Junulinoj". ĉ. 7 kaj 17 (M. Austin)

Referencoj redakti

  1. tiele literumita en : Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 274, ISBN 978 1 59569 090 6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti