Anglo-Hinda

etno
(Alidirektita el Anglahindoj)

En sia plej ĝenerala signifo Anglo-Hinda temas pri iu perceptebla aŭ neperceptebla afero kun ambaŭ la Angla kaj Hinda deveno aŭ heredaĵo. En la Okcidento la termino Anglo-Hinda estas foje uzita pli larĝe por paroli pri homoj kiuj havas miksitan Hindan kaj Anglan genealogion. La termino estis ankaŭ foje uzita en komuna ĵargono en Britio dum la kolonia periodo, kaj temis pri tiuj ( kiel Rudyard Kipling kaj George Orwell) kiuj estis de Brita deveno, sed estis naskiĝinta en Barato. Hodiaŭ la Anglo-Hinda komunumo en sia konvena signifo estas statistike tre malgranda malplimulto (0.00018%-0.00036% de la totala loĝantaro en Barato) devenante de Barato, kiu konsistas el homoj de miksita Brita kaj Hinda genealogio kies denaska lingvo estas la angla.

Notu bone : Oni ne konfuzu la jenajn terminojn : "hindo" (civitano de Hindio aŭ Barato), "hinda" (rilata al hindoj), kaj "Hindia" (unu el la lingvoj parolata en Barato, kiu estas unu el la oficialaj lingvoj de la federacio)