Anglo-Persian Oil Company

La Persangla Naftokompanio aŭ en angla Anglo-Persian Oil Company (APOC) estis Brita kompanio fondita en 1908 post la malkovro de granda naftejo en Masjed Solejman, Irano. Ĝi estis la unua kompanio kiu elfosis nafton el Irano. En 1935 APOC estis renomita kiel Anglo-Iranian Oil Company (AIOC) kaj en 1954 ĝi estis renomita denove kiel British Petroleum Company (BP), nome unu el la antaŭaĵoj de la moderna limigita publika kompanio BP, kvankam ties havaĵoj en Irano estis ŝtatigitaj kaj ekposedita fare de la Nacia Irana Naftokompanio. La Brita trezoro aĉetis 51% el la kompanio en 1914.[1]

Anglo-Persian Oil Company
negoco • naftofirmao • kompanio vd
Dum 1909 - 1955
Sekvanto BP
Jura formo kompanio
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo benzino
filiaj kompanioj Eurotank • Anglo-Egyptian Oilfields Ltd • Runo-Everth Treibstoff- und Oel • OLEX vd
Posedataj kompanioj British Tanker Company vd
vdr

Notoj redakti

  1. Kuiken, Jonathan. "Caught in Transition: Britain's Oil Policy in the Face of Impending Crisis, 1967-1973". Historical Social Research / Historische Sozialforschung. 39 (4). JSTOR 24145537.