Anglofrisa lingvaro

(Alidirektita el Anglo-frisa lingvaro)

Per la vorto anglo-frisa lingvaro oni tradicie grupigis iujn el la okcidentĝermanaj lingvoj, pri kiuj oni supozis originan komunan pralingvon, nome la malnovangla kaj malnovfrisa lingvo kaj ties modernaj posteulaj lingvoj. Laŭ la lingvistika koncepto komuna dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcentoj, la okcidentgermana lingvaro konsistu el anglo-frisa kaj pragermana branĉo.

anglofrisa lingvaro
Mapo
lingva familio
okcidentĝermana lingvaro • nordmara ĝermana lingvaro
Parolata en vidu ĉe la unuopaj lingvoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro

Historie:

Nuntempe:

Lingvaj kodoj
  Glottolog angl1264
Angla nomo Anglo-Frisian
Franca nomo langues anglo-frisonnes
vdr

Kiu divido de la ĝermanaj lingvoj ekde la 1960-aj jaroj ne plu konsideriĝas aktuala, kaj tial multaj lingvistoj ne plu uzas la grupigon de "anglo-frisa lingvaro". Anstataŭ la hipotezo de anglo-frisa pralingvo la lingvisto Friedrich Maurer dum la jaro 1943 proponis modelon de "Norda-Maro-ĝermana lingvogrupo", al kiuj apartenu pluraj lingvoj kun komunaj trajtoj (pli detale pri la diversaj dividoj lebeblas en la artikolo pri la okcidentĝermana lingvaro). Tamen daŭre oni ne pridubas la proksiman parencecon inter la malnovangla kaj la malnovfrisa lingvoj.

Komunaj trajtoj redakti

La angla lingvo kaj siaj proksime parencaj lingvovariaĵoj havas kune kun la frisa lingvaro iujn trajtojn, kiuj dividas ilin de la aliaj okcidentĝermanaj lingvoj. Aparte okulfrapa estas la konsonanta ŝanĝo de la plozivo "k" al frikativo (germane Käse, nederlande kaas – angle cheese, okcidentfrise tsiis [fromaĝo]; germane Kirche, nederlande kerk – angle church, nordfrise schörk [preĝejo]) Ankaŭ la forfelo de nazaloj antaŭ frikativoj kaj anstataŭa vokala longigo estas komunaĵo de la angla kaj frisa, sed ankaŭ observeblas en la platgermana kaj nederlanda lingvoj (germane fünf – angle five, okcidentfrise fiif, nederlande vijf [kvin]; germane Mund, nederlande mond – angle mouth, nordfrise müs [buŝo]).

Klasifiko redakti

La anglofrisaj lingvoj estas: