Ango estis unu el la dek ses grandaj regnoj en antikva Barato.[1] Ĝi estis okcidente de Magado, dividita de ĝi de la rivero Ĉampo. La ĉefurbo de Ango ankaŭ nomiĝis Ĉampo, kaj estis fama pro ĝia riĉeco kaj komerco.[2]

Ango
11-a jarcento a.K.E. – 5-a jarcento a.K.E.
historia lando • Mahajanapado
Geografio
Situo de Barato
Situo de Barato
Ĉefurbo:
Champapuri
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ĝi aperas en la listo de grandaj regnoj de Grada kolekto en budhismo kaj en la Vyakhyaprajnapti de ĝajnismo.

Etimologio redakti

Laŭ la Mahabarato[noto 1] kaj la Puranoj, la nomo Anga devenas de la raĝido Anga, la fondinto de la reĝlando, kaj filo de la raĝo Sutapa kaj la raĝino Sudesna, kiuj havis kvin filojn dank' al la saĝulo Dirghatamas.[3]

Laŭ la Ramajano,[noto 2] la nomo Anga devenas de la loko kie la korpopartoj (angā) de Kamadeva estis disŝutitaj post kiam li estis mortbruligita de Ŝivo.[4]

Notoj redakti

  1. (I.104.53-54)
  2. 1.23.14

Referencoj redakti

  1. Jha 1999, p. 78.
  2. Jha 1999, p. 79.
  3. Devendrakumar Rajaram Patil. (1946) Cultural History from the Vāyu Purāna. Motilal Banarsidass Pub., p. 46.
  4. Balakanda Book I, Chapter 23. Arkivita el la originalo je 2012-02-17. Alirita 2019-08-14.
  • Jha, D. N.. (1999) Ancient India : in historical outline. New Delhi: Manohar Publishers & Distributors. ISBN 9788173042850.