Situo de la angolaj mjombaroj
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La angolaj mjombaroj estas ekoregiono el la sudafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi okupas plejparton de centra Angolo kaj etendiĝas ankaŭ en parton de Demokratia Respubliko Kongo.

PriskriboRedakti

La angolaj mjombaroj estas parto de la mjombara ekosistemo kiu kovras multe da orienta kaj suda Afriko [1]. Tiu ĉi areo de savanoj kaj duonarbaroj kovras la altebenaĵojn kaj rondigitajn montetojn de centra Angolo, kaj la Okavang-Zambezan Basenon kiu dreniĝas en la Zambezon oriente. Tiu ĉi areo troviĝas oriente de la montetoĉeno kiu paralelas al atlantika marbordo, kaj norde de Kalaharo, atinginte la pluvarbarojn de Kongo. Ĝi havas tropikan klimaton, pli humidan ol en la ĉirkaŭanta savano. La plejparto de la pluvo falas dum la pli varmaj someraj monatoj (novembro-marto) [2].

FlaŭroRedakti

La flaŭro apartenas al humidaj decidu-arbaj savanoj kaj duonarbaroj. Inter tiuj areoj troviĝas malferma herbejo. Tri genroj superregas la mjombarojn : mjombo, julbernardio kaj isoberlinio. Sub la arboj estas riĉa variado de aliaj plantoj ĉar la herbejaj areoj de la ekoregiono troviĝas je sabla grundo. Unu speciala rekonilo de la mjombara duonarbaro estas sia vundebleco por fajro, ĉar la vegetaĵaro estas seka plejparton de la jaro.

FaŭnoRedakti

La faŭno de la ekoregiono ampleksas iom da birdospecioj kaj da mamuloj kiel ekzemple Hippotragus niger variani. Endemiaj mamuloj inkluzivas Dendromus vernayi. La bovedoj Tragelaphus scriptus, Cephalophus monticola kaj C. silvicultor vivas en la dense arbarkovrataj areoj. En la pli humidaj areoj troviĝas, krom ĝirafo, ankaŭ Tragelaphus spekei kaj Kobus ellipsiprymnus. La herbejoj estas preferataj de blua damalisko. Aliaj grandaj mamuloj estas hipopotamo (Hippopotamus amphibius), zebro (Equus burchellii), kaj siaj predokaptantoj kiaj leono (Panthera leo), leopardo (P. pardus), gepardo (Acinonyx jubatus), likaono hyena (Lycaon pictus), Canis adustus kaj hieno (Crocuta crocuta). Samtempe ekzistas pli malgrandaj karnomanĝuloj kiaj sovaĝa kato (Felis sylvestris), servalo (F. serval), karakalo (F. caracal) kaj, konvene, angola genoto (Genetta angolensis). Antaŭ la angola interna milito en la sepdekaj jaroj la areo gastigis grandajn populaciojn de elefantoj kaj de nigraj rinoceroj sed tiuj preskaŭ komplete estas forprenitaj, precipe de ŝtelĉasistoj.

La sola sciata endemia birdospecio estas nigravosta cistikolo (Cisticola melanura), kvankam ĉeestas sufiĉe riĉa elekto de birdovivo. Depende de pluvoj jenaj birdoj povas esti trovataj en la malsekejoj : granda marĉokanbirdo (Acrocephalus rufescens), flava ĥloropeto (Chloropeta natalensis), Cisticola pipiens, Ploceus temporalis, Ephippiorhynchus senegalensis, Leptoptilos crumeniferus, Ardea goliath, kaj Bugeranus carunculatus.

Amfibioj estas malpli komunaj. Ili inkluzivas du endemiajn speciojn , Hildebrandtia ornatissima kaj Leptopelis anchietae, kun aldonon de unu kiu estas trovata preskaŭ ekskluzive en la ekoregiono, Hyperolius vilhenai.

Finfine, en la mjombaraj duonarbaroj la multaj termitoj kaj raŭpoj ludas graven rolon pri la forigado de folioj.

Urbaj areoj kaj establojRedakti

Urboj en la regiono inkluzivas Kuito, Menonge kaj Luena. En ĉiuj tiuj areoj okazis interna milito dum la jaroj 1975-2002.

MinacojRedakti

La intensa kaj long-daŭra interna milito estas kaŭzinta grandegan damaĝon al tiu vivmedio, lasante la arbarojn al ŝtelĉasado kaj al nekontrolita lignohakado. Naturkonservado estas estinta malalta prioritato por la politika intereso. Tial, kaŭze de tiu konflikto, la areo ne povas esti dece pristudata de la sciencistoj. Tamen la duonarbaro ne estas minacata de senarbarigo por agrikulturoarbarekspluatado ĉar kune kun la efiko de milito estas aliaj faktoroj kiuj reduktas la loĝantaro de la regiono sub minimumo; la sabla grundo ne subtenas agrikulturon, kaj la arbaroj kaj herbejoj estas plenaj de glosinoj (dipteroj). Iuj arbaroj estas forigataj je la rando de urboj aŭ por minekspluatado.

Estas pluraj Angolaj Naciaj Parkoj, sed tiuj ĉi estis forlasendaj je pluraj periodoj pro la interbatalado. Unu el tiuj, precipe Nacia Parko de Cangandala, estas grava rifuĝejo por la endemia antilopo Hippotragus niger variani.

ReferencojRedakti

  1. angle The Encyclopedia of Earth : Angolan Miombo woodlands
  2. angle WWF : Angolan Miombo woodlands

Vidu ankaŭRedakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj   Angolo,   Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Tanzanio,   Zambio
AT0705 Orient-sudana savano   Centr-Afrika Respubliko,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sudano,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj   Mozambiko,   Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko   Benino,   Kameruno,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Gvineo Bisaŭa,   Niĝerio,   Senegalo,   Sieraleono,   Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko   Centr-Afrika Respubliko,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj   Burkino,   Kameruno,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko   Burundo,   Etiopio,   Kenjo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Tanzanio,   Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano   Benino,   Burkino,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Malio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Gabono,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligilojRedakti