Anikka

(Alidirektita el Anicca)

Anikka, Anicca (en palia lingvo) aŭ Anitĝa (en Sanskrito), estas koncepto pri transireco, nedaŭreblo, en la palia kanono.[1] Ĝi estas unu el la esencaj doktrinoj de Budhismo.[2][3]

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Budhisma pentraĵo montranta "transirecon".

Ĝi estas konata ankaŭ kiel filozofia problemo de ŝanĝo, kaj estas fakte filozofia koncepto grava en vario de religioj kaj filozofioj. En Orienta filozofio ĝi elstaras pro sia rolo en la Budhismaj tri markiloj de ekzistado. Ĝi estas ankaŭ elemento de Hinduismo. En Okcidenta filozofio ĝi estas plej fame konata pro sia unua apero en Greka filozofio en la verkoj de Heraklito kaj en sia doktrino panta rei (ĉio fluas). En Okcidenta filozofio la koncepto estas referencata ankaŭ kiel "estonteco".

Notoj redakti

  1. Thomas William Rhys Davids; William Stede (1921). Pali-English Dictionary. Motilal Banarsidass. pp. 355, Artikolo pri Nicca. ISBN 978-81-208-1144-7.
  2. Richard Gombrich (2006). Theravada Buddhism. Londono: eldonejo Routledge. p. 47. ISBN 978-1-134-90352-8., Citaĵo: "All phenomenal existence [in Buddhism] is said to have three interlocking characteristics: impermanence, suffering and lack of soul or essence."
  3. Robert E. Buswell Jr.; Donald S. Lopez Jr. (2013). The Princeton Dictionary of Buddhism. Princeton University Press. pp. 42–43, 47, 581. ISBN 978-1-4008-4805-8.

Eksteraj ligiloj redakti