Anikó NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Anikó estas hungara aktoro, kantisto. Ŝia edzo estis Tibor Miklós.

Anikó Nagy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1954 (1954-02-02) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Tibor Miklós
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Anikó Nagy [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anikó Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ŝi jam tiam deklamis kaj kantis en koruso. Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1976, ŝia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), kie ŝi ricevis nur prozajn rolojn. Inter 1978 kaj 1982 ŝi apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), kie ŝi jam ankaŭ kantadis. Spite la sukcesojn ŝi aliĝis al ĵus fondita "Teatro Rock". En 1996 la teatro estis integrita al Operetoteatro (Budapeŝto). post 3 jaroj ŝi forlasis la Opetetoteatron kaj aliĝis al malgranda teatro. Ŝi ricevis premiojn en 1989 kaj 1994. Ŝi edziniĝis en 1984, poste ŝi naskis filinon, en 2013 ŝi vidviniĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Petőfi '73 (1973)
  • Fényérzékeny történet (1993)
  • Páternoszter (2004)
  • Amikor sötétedni kezd… (2011)

Fontoj redakti