Anikó Salamon
SALAMON Anikó (ŝalamon) estis rumanuja hungara folkloristino naskita en Reci la 2-an de julio 1945 kaj mortinta en Kluĵo la 1-an de julio 1981. Ŝi estas filino de Sándor Sombori kaj fratino de András Salamon.
Anikó Salamon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1945 en Reci |
Morto | 1-an de julio 1981 (35-jara) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Sándor Sombori |
Frat(in)o | András Salamon |
Okupo | |
Okupo | etnografo |
BiografioRedakti
Anikó Salamon akiris diplomon de hungara lingvo-etnografio en ELTE en 1972. En Kluĵo ŝi estis kunlaboranto de libroeldonejo de la Kriterion Könyvkiadó. Ŝian vastan manuskriptan folklormaterialon faritan inter la ĉangoj konservas la Etnologia Dataro de Etnografia Muzeo de Budapeŝto. Ŝi sinmortigis.
VerkojRedakti
- Így teltek hónapok, évek… (Kolozsvár, 1979);
- Kalotaszegi ünnepek, Szokás, ünnep, rítus, (kutimo, festo, ceremoniaro) (kun Samu Vasas, Bp., 1986);
- Gyimesi csángó mondák, ráolvasások, imák (Bp., 1987).