Anita Altherr
Anita ALTHERR (naskiĝis la 25-an de julio 1928 en Triesto, Italio, mortis la 15-an de julio 2022 en Ĝenevo) estis slovendevena italino, kiu vivis dum multaj jaroj en Svislando, inter 1959 kaj 1963 en Zuriko; tie ŝi renkontis Hans-Werner Grossmann. Ŝi poste loĝis inter 1963 kaj 1976 en Ĝenevo. Ŝi estis en Svislando ankaŭ konata sub la nomo Anita Masé, kiun ŝi havis de sia unua edzo. Anita Altherr laboris en peltfirmao de Zuriko, sed ŝi finfine rezignis pri sia laboro pro sia aktivecoj kiel vegetaranino, bestoprotektantino kaj naturdefendantino.
Anita Altherr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1928 |
Morto | 15-an de julio 2022 (93-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando Italio Slovenio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anita Altherr lernis Esperanton en 1951 en Triesto. Multajn jarojn Altherr aktivis en Esperanto-Societo Zuriko kaj en la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto ŝi estis dum pluraj jaroj. Ŝi aktivis ankaŭ kiel redaktorino de la Brasikfolio, gazeto de la ĝeneva Esperanto-grupo. En 1979 ŝi fariĝis diplomita Cseh-instruistino kaj ŝi aktivis kaj aktivas ankaŭ kiel Esperanto-verkisto.
Verkoj de Anita Altherr
redaktiFontoj
redakti- Andy E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando, paĝo 203.