Anluŝana ribelo

ribelo en Ĉinio en 755

La Ribelo de An Luŝan (en tradicia ĉina: 安祿山之亂, en simpligita ĉina: 安禄山之乱, en pinjino: Ān Lùshān zhī luàn) estis milita ribelo okazinta en Ĉinio dum la dinastio Tang, inter la jaroj 755 kaj 763. Kiel ĝia nomo sugestas, la ribelo estis iniciatita de An Luŝan, generalo kiu memproklamiĝis imperiestro kaj fondis la efemeran dinastion Ĝan. En ĉina, la termino estas uzata ofte por la komenca momento de la ribelo, ĉar An Luŝan mortis en la jaro 757, murdita de sia propra filo An Kingŝu, kaj la ribelo pluis sub la estreco de Ŝi Siming, kiu murdis siavice na An Kingŝŝu. Pro tio, la ĉinlingva nomo plej ofta por la kompleta ribelo estas Ribelo de An-Ŝi (安史之亂, 安史之乱, Ān Shǐ zhī luàn). Ĝi estas konata kiel la Ribelo de Tianbao (天寶之亂, 天宝之乱, Tiānbǎo zhī luàn), ĉar ĝi ekis en la jaro 14a de la erao de Tianbao, laŭ la tradicia ĉina kronologio.

An Luŝan.

La ribelo daŭris dum la regado de tri imperiestroj. La unua imperiestro, Xuanzong, devis forlasi kun sia kortego la ĉefurbon Ĉanganon kaj fuĝis al Siĉuano. Dum la fuĝo, liaj militistoj devigis lin murdigi la faman konkubinon Ĝang Guifei kaj ŝian kuzon, Ĝang Guoĵong. La imperiestro Suzong, filo de Xuanzong, estis proklamita imperiestro fare de la armeo kaj la eŭnukoj de la vaganta kortego dum alia grupo de oficiroj lokaj kaj kleraj de konfuceismo proklamis alian princon en Jinling (aktuale Nankino).

La ribelo estis subpremita dum la regado de Daizong fare de la generaloj Guo Ziĝi (郭子儀) kaj Li Guangbi (李光弼). Spite esti venkinta kontraŭ la ribelo, la dinastio Tang vidiĝis ege malfortigita pro la ribelo kaj en postaj jaroj suferis pro la kreskinta povo de la militestroj. La konflikto ankaŭ okazigis profundajn konsekvencojn en la ekstera politiko, kiu iĝis multe pli strikta kaj ksenofoba, kontraste kun la karaktero kosmopolita kaj akceptema de la unua duono de la periodo Tang.

Ĝi estis unu de la konfliktoj plej detruaj kaj mortigaj de la historio de Ĉinio, kun ĉirkaŭkalkuloj de preskaŭ 50% de la totala loĝantaro kiu mortis en la milito. La censo de la jaro 754 indikis rezulton de 52 880 488 loĝantoj, dum tiu de la jaro 764 indikis ĉirkaŭ 16 900 0001​ (tio estas, malaltigo de 36 milionoj). Tamen, tiuj ciferoj ne estas totale akceptitaj en la aktualo. Kelkaj historiistoj kiel C.P. Fitzgerald argumentis, ke la ciferoj ne kongruas kun rakontoj tiutempaj de la milito, kaj krome, pro la kaoso en la Imperio kaj la dekadenco de la centra aŭtoritato, ili ne povas esti konsiderataj kiel fidindaj fontoj​.[1] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke unu kvarono de la loĝantaro jam ne vivis en la areo atingita de la censoj, pro la dekadenco de Tang kaj pro la perdo de gravaj teritorioj​[2]. En sia verko "Kroniko definitiva de la 100 plej akraj ferocecoj de la Historio", Matthew White ĉirkaŭkalkulas, ke la nombro de realaj mortoj eble estis ĉirkaŭ 13 milionoj​.[3]

Notoj redakti

  1. King Fairbank, John; Sharony, Gila (1996). China: Una nueva historia. Andrés Bello. p. 610. ISBN 8489691053. China: A Short Cultural History. Praeger. ISBN 0674116704.
  2. Fairbank, 86
  3. Matthew White (2011). The Great Big Book of Horrible Things: The Definitive Chronicle of History's 100 Worst Atrocities. r W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-08192-3.

Bibliografio redakti