Anna Elisabeth Rosmus

Anna Elisabeth ROSMUS (naskiĝinta la 29-an de marto 1960 en Passau) estas en Usonon elmigrinta verkistino el Germanujo. Ŝia biografio modelis por la germana reĝisoro Michael Verhoeven en 1990 por la filmo Das schreckliche Mädchen. Ŝi havas du filinojn. Divorco disde sia edzo Wenninger estis en 1994.

Anna Elisabeth Rosmus
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1960 (1960-03-29) (64-jaraĝa)
en Passau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Estante filino de katolika lernejestro Georg Rosmus ŝi partoprenis konkurson pri ĉiutaga vivo dum nacisocialismo en Passau, en 1980. Tie ŝi ankaŭ esploris sorton de judoj. Dum siaj laboroj la juna virino alfrontis multon da rifuzo fare de ŝtataj aŭtoritatoj.[1][2] Enrigardon en la aktojn de urbestro Max Moosbauer (1933-1945) nur post proceso eblis. Finfine ŝi eltrovis ke ne malmultaj elstaruloj estis aktivaj nazioj. La rezultojn ŝi en 1983 resumis en al libro Widerstand und Verfolgung am Beispiel Passaus 1933-1939.

Ŝiaj publikigoj kaŭzigis telefonteroron, kaj minacoj de atencoj kaj forkapto. En 1994 Rosmus decidis forlasi sian naskiĝurbon. Ŝi vivas nun en Usono proksime de Golfo Chesapeake kaj daŭre faras prelegojn. Ŝi verkis plurajn librojn kaj ade faris publikigojn por sciencaj institutoj kaj gazetoj. En 2011 ŝi revenis al Passau akompanante veteranojn de la Usona Armeo kiu soldatis en la ĉirkaŭaĵoj de Passau en 1945. En 2012 ŝi proponis starigon de busto de generalmajoro Stanley E. Reinhart kiu liberigis kun siaj trupoj Passau kaj persone malpermesis detruon de la kerno de Passau. Tio neniam realiĝis.

Verkoj

redakti
  • Widerstand und Verfolgung am Beispiel Passaus 1933–1939, Haller, Passau 1983, ISBN 3-88849-011-1.
  • Exodus – im Schatten der Gnade. Über das Schicksal der Passauer Juden. Dorfmeister, Tittling 1988, ISBN 3-927454-01-X.
  • Robert Klein: Ein Jude schaut zurück [kune kun Anna Elisabeth Rosmus], Selbstverlag A. E. Rosmus, Passau [Söldenpeterweg 19c] 1991, paralela eldono: A German Jew Looks Back (angle).
  • Wintergrün. Verdrängte Morde [pri murdo de sovetiaj militkaptitoj en Passau], Labhard, Konstanz 1993, ISBN 3-926937-11-4 (kun antauparolo de Ignatz Bubis).
  • Pocking. Ende und Anfang. Jüdische Zeitzeugen über Besiegte und Befreite. Ĉe: Reihe Geschichte, Band 4. Labhard, Konstanz 1995, ISBN 3-926937-15-7.
  • Was ich denke [membiografio 1979–1995]. Ĉe: Goldmann-Tschenbuch. Volumo 12616 Quer-denken! Goldmann, München 1995, ISBN 3-442-12616-9[3] (angla eldono: Against the Stream. Growing up where Hitler used to live. Übersetzt von Imogen von Tannenberg, University of South Carolina Press, Columbia, SC 2002, ISBN 1-57003-490-7).
  • Out of Passau. Von einer, die auszog, die Heimat zu finden [membiografio]. Ĉe: Herder Spektrum, Herder, Freiburg im Breisgau / Basel / Wien 1999, ISBN 3-451-26756-X (Englische Ausgabe: Out of Passau. Leaving a city Hitler called home. Übersetzt von Imogen von Tannenberg, University of South Carolina Press, Columbia, SC 2004, ISBN 1-57003-508-3).
  • Valhalla Finale, Das Ende des II. Weltkrieges – Von der Normandie nach Linz und Prag. Mit vielen bisher unveröffentlichten Bildern von 1945. Verlag Doris Dorfmeister, Tittling 2009, ISBN 978-3-9810084-7-0 (germane kaj angle).[4]
  • Ragnarök. Verlag Doris Dorfmeister, Tittling 2010, ISBN 978-3-9810084-8-7 (germane kaj angle).
  • 75 Jahre „Reichskristallnacht“. Samples-Stecher Verlag, Grafenau 2013, ISBN 978-3938401286
  • Hitlers Nibelungen. Samples Verlag, Grafenau 2015, ISBN 978-3-938401-32-3

Honoroj

redakti
  • Geschwister-Scholl-premio (1984)
  • Holocaust Memorial Award (1992)
  • Conscience-in-Media Award (1994)
  • Sarnat-premio de Kontraŭ-Misfama Ligo (1994)
  • Heinz-Galinski-premio (1996)
  • Immigrant Achievement Award (1999)

Literaturo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Rechter Arm zittert." - Ĉe: Der Spiegel, 29.4.1984
  2. Swantje Unterberg: "Causa Hubert Aiwanger: Schriftstellerin Anna Rosmus über den Zeitgeist der Achtziger." - Ĉe: Der Spiegel, 30.8.2023
  3. Personenregister von Anna Rosmus, Was ich denke.. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2023-11-25.
  4. Von der Befreiung, den Veteranen und der verdienten Anerkennung. Arkivita el la originalo je 2014-04-27. Alirita 2023-11-25.