Anna German

germandevena kantistino kaj komponistino

Anna GERMAN (ruse Анна Евгеньевна Герман, pole Anna Wiktoria German-Tucholska, germane Anna Viktoria German) naskiĝis la 14-an de februaro 1936 en Urgenĉo, Uzbeka SSR, Sovetunio, mortis la 26-an de aŭgusto 1982 en Varsovio, Pollando estis fama germandevena kantistino kaj komponistino, kies senkomparebla talento disfloris en Pollando.

Anna German
Persona informo
Naskonomo Анна Виктория Евгеньевна Герман
Naskiĝo 14-an de februaro 1936 (1936-02-14)
en Urgenĉo
Morto 26-an de aŭgusto 1982 (1982-08-26) (46-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo osta kancero
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio
Lingvoj rusapolaitalaangla
Ŝtataneco SovetunioPola Popola RespublikoPollando
Alma mater Universitato de Vroclavo
Subskribo Anna German
Familio
Patro Eugen Hörmann
Patrino Irma Mertens-Berner
Edz(in)o Zbigniew Antoni Tucholski
Infano Zbigniew Tucholski
Parencoj Henryk Krzeczkowski
Artur Hörmann
Okupo
Okupo kantistokomponistoaktorokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.anna-german.com/
vdr

Origino redakti

La patro Eugen Hörmann (ruse Евгений Фридрихович Герман [latinliterigite Jevgenij Fridrihcoviĉ German], pole Eugeniusz German) estis ido de germanaj enmigrintoj Hormann (la cirila transskibo - Герман, latine - German) venintaj en Rusion meze de la 17-a jarcento kaj loĝintaj en diversaj centraj partoj de la lando. Li naskiĝis en 1909 dum vojaĝo en Lodzo, kaj dum la Granda Purigo stalinisma estis pafmortigita en 1938 fare de la sekreta servo NKVD en Taŝkento, Uzbeka SSR, Sovetunio (absolvita en 1957). La gefamilianoj preferis ofte muziki kaj kanti. Eŭgeno ankaŭ ŝatis kanti kaj ludi gitaron, violonon, pianon. Reveninte en Taŝkenton li laboris kiel kontoristo. En Urgenĉo li edziĝis al Irma Martens, kies prauloj apartenis al menonanismo rifuĝintaj el okcidenta Eŭropo al Rusio. Ŝi laboris kiel instruistino de la germana lingvo.

En 1936 ŝi naskis filinon Anna kaj en 1937 filon Friedrich, kiu baldaŭ mortis.

Infanaĝo redakti

En 1937 Anna estis ankoraŭ unujara bebo, kiam oni arestis ŝian patron Eŭgeno German. Tiam en Sovetunio okazis t.n. Granda Purigo, kiam estis malliberigitaj multaj senkulpaj personoj. Sekve de akuzo esti "germana spiono", li estis pafmortigita en 1938 en Taŝkento. Lia edzino Irma, filineto Anna kaj bopatrino Anna ne estis arestitaj kiel familianinoj de "malamiko de la patrujo", kvankam ĉi tio ofte okazis tiam, kaj nur suferis pro nesufiĉaj vivkondiĉoj. Multe malboniĝis ties stato dum la Dua mondmilito, kvankam en la azia parto de Sovetunio bataloj ne okazis.

Denaske Anna parolis dulingve: en la rusa kaj en Plautdietsch (dialekto de la germana lingvo), kiun preferis uzi ŝiaj gepatroj.

En 1944 patrino Irma konatiĝis kun pola infanteria oficiro German Berner militinta en Pola Popola Armeo (pole Armia Ludowa). Tiam okazis ties geedziĝo. La edzo multe rakontis pri siaj gefamilianoj loĝintaj en Varsovio, kien li revis alveturigi tri virinojn: Irma, Anna kaj avino Anna. Post kelkaj tagoj German Bernar revenis en fronton por plu batali. Baldaŭ la edzinon oni sciigis pri lia malapero dum batalo. Neniu el liaj kamaradoj vidis lin mortigita, tial Irma longtempe esperis, ke tiu ne pereis.

Elmigrado al Pollando redakti

Kiel vidvino de pola oficiro Irma German-Berner kune kun filino Anna kaj patrino Anna venis en 1946 en la tute detruitan Varsovion, kie ili akceptiĝis kiel civitaninoj de ĵus aperinta Pola Respubliko. Ili ne konis la polan lingvon, tradiciojn kaj morojn de la popolo. La loka administracio veturigis ilin al Vroclavo, kie Irma trovis laborlokon de lavistino.

Dekjara Anna baldaŭ ellernis la polan lingvon kaj sukcese frekventis lernejon.

Studentaĝo redakti

 
Identa karto 13296 de la Vroclava Universitato eldonita la 17-an de decembro 1959 al studentino Anna German

Denaske Anna havis absolutan aŭdan kapablon kaj unikan voĉon (Lirika soprano), do ŝi ŝatis kanti hejme kaj en lernejo. Tial post sukcesa fino de lernejo ŝi decidis plu studi en konservatorio kiel kantistino. Sed laŭ la patrina rekomendo ŝi komencis studi geologion. Paralele al ŝiaj studoj, ŝi restis fidela al sia plej granda hobio ekde infanaĝo: muziko kaj kantado. Sekve, Anna aliĝis al la teatro "Kalambur", kie ŝi povis aktive praktiki kaj evoluigi sian talenton. En 1962 ŝi samtempe diplomiĝis kiel geologistino kun la ora medalo kaj eltenis ekzamenon de Varsovia Kvalifika komisiono kiel estrada artistino.

Kantada kariero redakti

Ŝi partoprenis en multaj famaj polaj festivaloj kiel Sopot kaj Opole, kie ŝi tre plaĉis al la publiko kun ŝia bela, forta, vibranta voĉo kaj ankaŭ kun ŝia sorĉa ĉarmo. Ŝia kanto "Tańczące Eurydyki" (Dancanta Eŭridika) igis sukcesojn kun la plej altaj premioj. Anna kantis en pola, rusa, angla, itala, hispana, latina kaj germana lingvoj. Ŝi kreis sian propran, tre specialan lirikan stilon, kiu estis senkomparebla kaj restas por ĉiam.

En Sovetio ŝi estis multe amata kaj iĝis tre fama ĝis nun. Estis preskaŭ neeble aĉeti la biletojn por ŝiaj koncertoj, kutime ilin oni vendis multe antaŭe. La unua granda gramofona disko kun kantoj de Anna German aperis en USSR en 1967. Entute tie oni eldonis ok ŝiajn albumojn, kiuj tuj iĝis raraĵoj post aperigo en vendejoj.

Tre sukcese prezentis Anna siajn kapablojn en Italio, kie ŝi kantis la tradiciajn napolajn kanzonojn kun bona itala akĉento. En 1967 ŝi furoris en muzika festivalo de San Remo.

Aŭta akcidento en Italio redakti

Bedaŭrinde en 1967 ŝia kantada sukceso estis tragike interrompita en aŭta akcidento proksime de Bolonjo, Italio, okazinta vespere pro ekdorminta ŝoforo. La ruiniĝintan aŭton oni trovis nur sekvintan matenon, en kiu apenaŭ spiris Anna German. La akcidento rezultigis malfacilajn rompojn de ŝiaj spino, ambaŭ kruroj, unu brako kaj cerboskuon.

Dek du tagnoktojn ŝi perdis konscion. Ŝi spertis kelkajn malfacilajn operaciojn kaj restis engipse kvin monatojn. Poste ŝi kvin monatojn restis senmove sen gipso enlite. Longa resaniĝo okazis en Italio kaj poste en Pollando.

Pri ĉi tiu okazaĵo Anna verkis la libron "Wróć do Sorrento?..."(Reveno al Sorrento? ...), kie ŝi rememoras kun humuro restadon en Italio.

Reveno sur scenon redakti

Somere de 1972 okazis la longtempe atenditaj gastroloj de Anna German tra Sovetunio. La unua koncerto estis en Hermitage Ĝardeno en Moskvo, kie okazis senlacaj aplaŭdoj post fino de ĉiu kanzono.

Tiam ŝi komencis komponi siajn proprajn kantojn: ekz. "Człowieczy los" (Homa destino), "Feralna dziewczyna"(Misfortuna knabino) kaj multajn pliajn.

En 1980 Anna en Moskvo finkantis tre popularan rusan kanzonon «Когда цвели сады» (Kiam ĝardenoj floris) kaj subite eksentis akran doloron en sia gambo. Medicinistoj rekomendis seriozan kuracadon kaj operacion, sed la kantistino esperis resaniĝi per netradiciaj rimedoj.

Ŝiaj lastaj gastroloj okazis en Aŭstralio, post kio ŝia malsano (kancero) rapide progresis. Kelkaj operacioj estis sen pozitivaj rezultoj.

La 26-an de aŭgusto 1983 Anna German mortis, kiam ŝi estis 46-jara. Oni sepultis ŝin en Varsovia Evangelia Reformista tombejo.

Familio redakti

En 1972 ŝi edziniĝis al inĝeniero Zbigniew Tucholski. Ili ambaŭ estis geadeptoj de la Sepataga Adventisma Eklezio. En 1975 ŝi naskis filon Zbigniew-Ivarr, spite al malpermesoj de kuracistoj. Por la filo ŝi komponis kaj kantis kelkajn kanzonojn: "Melodia dla synka"(Melodio por filo), "Dziękuję ci mamo" (Dankon, panjo) k.a.

 
tombo en Varsovio
 
danka letero de rusaj geadorantoj sur ŝia tombo

Memoro redakti

  • Ĉiujara Internacia Anna German festivalo "Dancanta Eŭridika" okazas en Zielona Góra, Pollando ĉiumaje;
  • la ĉefa strato en ŝia naskiĝurbo Urgenĉo nomiĝas Anna German;
  • la planedeto enspace nomiĝas asteroido 2519 Annagerman;
  • Anna-German-muziklernejo funkcias en Bjalistoko;
  • Februare de 2012 oni pendigis memortabulon sur domo, en kiu Anna German loĝis en Vroclavo, (ul. Trzebnicka 5);

Referenco redakti

- Arthur Hörmann (onklo, frato de ŝia patro Eugen Hörmann) antaŭ sia morto finverkis la libron "Nekonata Anna German", en kiu li malkovris kaŝitajn faktojn de ŝia biografio, inkluzive ŝian germanan originon. Li mortis la 8-an de decembro 2011 en germana urbo Wittenberg, kiam li aĝis 91 jarojn. La libro estas legebla en la rusa lingvo.

Nova filmo redakti

En 2012 kuna rusia-ukraina kompanio aperigis dekpartan biografian filmon "Anna German. Mistero de la blanka anĝelo". Ĉefrolas Joanna Moro.

Eksteraj ligiloj redakti