GYENGE Anna (djenge), Miklósvári Anne Roselle hungara aktorino, operkantistino (soprano) (Kézdivásárhely, 20-a de marto 1894 - Lakeland, Florida 31-a de julio 1989).

Anna Gyenge
Persona informo
Naskonomo Gyenge Anna
Aliaj nomoj Anne Roselle
Naskiĝo 20-an de marto 1894 (1894-03-20)
en Târgu Secuiesc
Morto 31-an de julio 1989 (1989-07-31) (95-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Biografio redakti

Anna gyenge lernis en Csíkszereda, Marosvásárhely kaj Kolozsvár kaj poste dekkvarjaraĝe ŝi enkribiĝis en aktorlernejon de Szidi Rákosi. En 1911 engaĝis sin al Ignác Krecsányi. Ŝi debutis per rolo de Iluska en kantteatraĵo de Pongrác Kacsóh (János vitéz). En 1912 ŝi elmigris Usonon, kie daŭrigis siajn kantstudojn. Ŝi estis operetprotagonistino en teatro de Árpád Heltai kaj solistis en Radio City Music Hall. En 1920 ŝi engaĝigis sin por dramsopranaj roloj en operejon Metropolitan Opera House, kie prezentis sin kiel Musette (Puccini: La Bohème). Ekde 1925 interpretis en famaj operteatroj de Eŭropa (Vieno, Dresden, Berlin, Parizo, Varsovio, Kairo, Milano, London. En 1930 revenis Usonon kaj sub dirigento de Leopold Stokowsky kantis la rolon Marie (Alban Berg: Wozzeck. En Hungarujo gastrolis en 1934 (Puccini: Madama Butterfly) kaj 1935 (Gounod: Faust). Post sia retiriĝo ŝi instruis en Philadelphia.

Ĉefaj rojoj redakti

  • Mme Butterfly (Puccini: Madama Butterfly);
  • Donna Anna (Mozart: Don Giovanni);
  • Aida (Verdi);
  • Tosca (Puccini); Turandot (Puccini);
  • Gara Mária (Ferenc Erkel: Hunyadi László);
  • Lucy (Jacobi V.: Leányvásár).

Eksteraj ligiloj redakti