Anna Jókai

hungara verkistino

Anna JÓKAI, hungare Jókai Anna, Esperante Anno Jókai estis hungara verkisto, poeto kaj pedagogo. Ŝia filo estis Gábor Bánky.

Anna Jókai
Persona informo
Jókai Anna
Naskiĝo 24-an de novembro 1932 (1932-11-24)
en Budapeŝto
Morto 5-an de junio 2017 (2017-06-05) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Edz(in)o Róbert Bánky vd
Infanoj Gábor Bánky vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • instruisto vd
Laborkampo hungara literaturo • Hungarian poetry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anna Jókai

Anna Jókai [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1932 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de junio 2017 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anna Jókai frekventis universitaton, sed pli frue ŝi jam laboris ekde 1957. Inter 1961-1970 ŝi instruis en lernejo, ĝis 1974 en gimnazio, poste ŝi nur verkadas. Ŝi partoprenis en la politika ŝanĝo fine de la 1980-aj jaroj. En 1994 kaj 2014 ŝi ricevis premiojn Kossuth kaj pli frue kaj poste ankaŭ diversajn premiojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Kötél nélkül (Sen ŝnurego), romano, 1969
  • A labda (La pilko), romano, 1971, 1994
  • Napok (Tagoj), romano, 1972, necenzurite en 2001
  • Mindhalálig (Ĝismorte), romano, 1974
  • A feladat (La tasko), romano, 1977, 1996
  • Szegény Sudár Anna (Malfeliĉa Anna Sudár), 1989, 1999
  • Ne féljetek (Ne timu), romano, 1998
  • Bölcsek és Pásztorok (Saĝuloj kaj ŝafistoj), elektitaj verkoj, 2006
  • diversaj poemoj, eseoj, paroladoj

Fontoj redakti