Malfermi la ĉefan menuon

Anna Kinberg Batra

Anna Maria KINBERG BATRA (naskiĝis la 14-an de aprilo 1970(nun 1970-04-14) en Skärholmen, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj estis partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) ekde 2015. Ŝi sekvis post Fredrik Reinfeldt, kiu antaŭe estis partiestro de la Moderuloj kaj ĉefministro de Svedio, post la parlamentaj balotoj de 2014 en Svedio, en kiu gajnis socialdemokrato Stefan Löfven super la konservativa kvarpartia alianco.

Anna Kinberg Batra
Anna Kinberg Batra
Anna Kinberg Batra en 2015

Partiestro de la konservativa partio "La Moderuloj"
En funkcio:
2015 – 2017
Antaŭulo Fredrik Reinfeldt
Sekvanto Ulf Kristersson

Naskiĝo la 14-an de aprilo 1970(nun 1970-04-14) (49‑jara)
en Skärholmen, Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Nacieco Flago-de-Svedio.svg Svedio
Politika partio Konservativa partio "La Moderuloj"
Edz(in)o David Batra
Profesio Ekonomikisto
TTT retpaĝo de Kinberg Batra ĉe la svedia parlamento
Information icon.svg
vdr

Estante la partiestro de la plej granda opozicia partio, ŝi estis la plej probabla kandidato por defii la oficantan ĉefministron en la venontaj parlamentaj balotoj en 2018. En 2017 ŝi demisiis pro manko de partiinterna subteno.