Anna Löwenstein

brita itala Esperanto-verkisto

Anna LÖWENSTEIN (naskiĝis en 1951 en Britio) estas esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel redaktorino kaj verkistino. Ŝi estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2019.[1]

Anna Löwenstein
Anna Löwenstein prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016.
Anna Löwenstein prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016.
Persona informo
Aliaj nomoj Anna Brennan
Naskiĝo 8-an de marto 1951 (1951-03-08) (73-jaraĝa)
en  Britio
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Renato Corsetti
Infanoj Gabriele Corsetti • Fabiano Corsetti
Okupo
Okupo esperantistoverkistoesperantologo
Esperanto
Tradukis en Esperanton (2006) Ksenofobia gvidlibro al la italoj
Verkis en Esperanto (1999) La ŝtona urbo
(2008) Morto de artisto
(2021) La memoraĵoj de Julia Agripina
vdr

Postenoj en Esperantujo

Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979.

Sub la nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 ĝis 1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986.

Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001.

En oktobro 2020 ŝi estis reelektita kiel sekretario de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO.[2]

Verkado

Ŝia plej konata verko estas La ŝtona urbo (1999), historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto. En 2010 ĝi aperis ankaŭ en la franca, en traduko de Godeleine Logez. Ĝi temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. La romano aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj.

En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto ŝia originala verko Morto de Artisto (ISBN 978-90-77066-39-3). Ankaŭ tiu romano, same kiel La ŝtona urbo, rakontas pri historio en Romo de la antikva epoko. Ŝia plej nova verko estas libreto Konciza klarigo pri la landonomoj (2009), en kiu ŝi klarigas, kiel funkcias la du-kategoria sistemo de landonomoj en Esperanto, kaj donas kompletan liston de landoj kaj landanoj laŭ la rekomendo de la Akademio de Esperanto en ĝiaj Oficialaj informoj (n-ro 11, 2009) [3].

Persona vivo

Anna Löwenstein antaŭe loĝis en Italio, sed nun loĝas en Londono [4]. Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, kiuj ambaŭ estas denaskaj esperantistoj.

Verkoj

Referencoj

  1. Paweł Fischer-Kotowski (2019). “Anna Löwenstein: la Esperantisto de la Jaro 2019”, La Ondo de Esperanto (eo) (12 (302)), p. 8. 
  2. ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/
  3. Oficialaj informoj n-ro 11
  4. Podkasto movada-vid.punkto, MvP008 Esperanta kulturo (2016-07-31)
  5. Recenzo en Sten Johansson, "Originalaj temoj de sciencfikcio" pri La Memoraĵoj de Julia Agripina. Sciencfikciaj noveloj. Anna_Löwenstein. 164 p. Espéranto France, 2021. En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, p. 13.

Eksteraj ligiloj

  Trovu « Anna Löwenstein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Rete legeblaj verkoj