Anna Maria Anders (naskiĝis la 22-an de novembro 1950 en Londono) – pola politikistino kaj diaspora agantino, de 2016 ŝtatsekretario en la registaro de Beata Szydło kaj prokuristo de la ĉefministrino pri internacia dialogo, senatano de la 9-a kadenco. Ambasadoro de Pola Respubliko en Italio (2019–)[1].

Anna Maria Anders
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1950 (1950-11-22) (73-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de BristolUniversitato de Bostono
Subskribo Anna Maria Anders
Familio
Patro Władysław Anders
Patrino Irena Anders
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Filino de generalo Władysław Anders kaj Irena Anders. En 1986 ŝi edziniĝis al usona kolonelo Robert Costa (1934–2007), kun kiu havas filon Robert Władysław (n. 1993). Ŝi havas la britan, usonan kaj polan civitanecon.

Ŝi edukiĝis en la brita Universitato de Bristolo, kie finis romanistikon, kaj en la usona Universitato de Bostono, kie diplomiĝis pri ekonomio. Ŝi laboris en UN en la Gazetara Buroo de Unesko en Parizo kaj en nafta entrepreno.

Post morto de la patrino iĝis prezidantino de la Fondaĵo je la nomo al Generalo Władysław Anders, okupiĝanta interalie pri disdono de stipendioj al poldevenaj studentoj el ŝtatoj de la antaŭa Sovetunio.

En parlamentaj balotoj en Pollando ŝi sensukcese kandidatis en 2015 por la posteno de senatano kadre de Juro kaj Justeco, gajninte 40,76%.

La 15-an de januaro 2016 iĝis prezidantino de la Protekt-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco, sed marte de la sama jaro rezignis pro ricevo de la mandato al Senato.

Distingoj redakti

  • Ora Merit-Kruco pro agado favore al la medio de polaj postmilitistoj en Britio kaj populrigo de la Dua Pola Korpuso (2014)
  • Honora Merit-Distingo por la Asocio de Siberianoj (2015)
  • Honora membreco al Asocio de Rezervistaj Oficiroj de la Pola Respubliko (2015)

Referencoj redakti