Anna de Noailles

Grafino Anna de NOAILLES (naskiĝis kiel princino Anna de Brancovan la 15-an de novembro 1876, mortis la 30-an de aprilo 1933) estis franclingva poetino kaj verkistino. Ŝi estis rumandevena de la patro, princo Gregorio Bassaraba de Brancovan, kaj Helena de la patrino, la Raluka Musurus, kiu estis franclingva poeto.

Anna de Noailles
Noailles b Meurisse 1922.jpg
Arms of the House of Noailles.svg
Persona informo
Anna de Noailles
Naskonomo Anna Elisabeth Bibesco Bassaraba de Brancovan
Naskiĝo 15-an de novembro 1876 (1876-11-15)
en Parizo
Morto 30-an de aprilo 1933 (1933-04-30) (56-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Lingvoj francaanglagermanarumanagreka [#]
Loĝloko Parizo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Subskribo Anna de Noailles
Familio
Patro Grégoire Bibesco [#]
Gefratoj Constantin de Brancovan [#]
Amkunulo Henri Franck • Charles Demange [#]
Parencoj Hélène Bibesco • Antoine Bibesco • Emmanuel Bibesco [#]
Profesio
Okupo verkisto • salonnière • poeto • modelo • romanisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Aktiva en Parizo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Anna de Noailles, 1922

Franckultura, iĝinta per sia edziniĝo al franca nobelo ano de la monduma pariza vivo, ŝi ankaŭ iĝis "stelulino" de la beletra vivo pariza en la komenco de la dudeka jarcento. Ŝia pasia lirismo, sensriĉa kaj emocia, disvolvis laŭ tre persona maniero la temojn de amo, amo al naturo, kaj angoro antaŭ la morto.

VerkojRedakti

  • Le Cœur innombrable (1901) (La nenombrebla koro)
  • L'Ombre des jours (1902) (La ombro de la tagoj)
  • Les Éblouissements (1907) (La blindiĝoj)
  • Les Vivants et les Morts (1913) (La vivantoj kaj la mortintoj)
  • Les Forces éternelles ((1920) (La eternaj potencoj)
  • Poème de l'amour (1924) (Poemo de la amo)
  • L'Honneur de souffrir (1927) (La honoro suferi)
  • Derniers Vers et Poèmes d'enfance (1934) (Lastaj versoj kaj infanaj poemoj)

CitaĵojRedakti

  • "Ĉar mi nepre iam mortos, mi do estas jam mortinta."