Cäcilie M. (Anna von Lieben, denaske Anna von Tedesco; 1847–1900) estas la pseŭdonimo de unu ela la unuaj pacientoj de Sigmund Freud, kiun li nomis en 1890 lia “ĉefa kliento” kaj en 1897 lia “instruistino”.[1]

Anna von Lieben
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1847 (1847-09-26)
en Vieno
Morto 31-an de oktobro 1900 (1900-10-31) (53-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Döbling Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Eduard von Todesco
Patrino Sophie von Todesco
Frat(in)oj Fanny von Todesco • Gabriele Oppenheimer
Edz(in)o Leopold von Lieben
Infano Robert von Lieben
vdr

El riĉa familio de aŭstraj judoj, Anna von Lieben estis sendita al Freud fine de la 1880-aj jaroj por ke li helpu je longdaŭra serio de ŝiaj nervaj malordoj. Post resendi ŝin por konsulto kun Charcot, Freud traktis ŝin (atingante mallongdaŭran sukcesoj) pere de hipnoto, kaj kunportis ŝin al Hippolyte Bernheim en 1889 kun la (malsukcesa) espero ke li povos prilabori permanentan kuracadon.[2] Li uzis ankaŭ "abreagadon" por provizora mildigo de ŝiaj simptomoj,[3] notante tamen, ke ŝia kulposento kaj memriproĉoj tuj revenis post la traktosesioj.[4]

Verko redakti

  • Anna von Lieben: Gedichte. Ihren Freunden zur Erinnerung. Fromme, Wien 1901.

Bibliografio redakti

  • Evi Fuks, Gabriele Kohlbauer (Eld.): Die Liebens - 150 Jahre Geschichte einer Wiener Familie, herausgegeben im Auftrag des jüdischen Museums Wien, Böhlau, Wien 2004, ISBN 3-205-77321-7.
  • Karlheinz Rossbacher: Literatur und Bürgertum. Böhlau, Wien 2003, ISBN 3-205-99497-3
  • Peter Swales: Freud, his teacher, and the birth of psychoanalysis. En: Paul E. Stepansky (Eld.): Freud: Appraisals and reappraisals. The Analytic Press, New Jersey 1986, S. 3–82.
  • Inge Scholz-Strasser: Bluten aus Sehnsucht. En: Die Presse, 29a de aprilo 2006, 11a de majo 2001 (rete).

Notoj redakti

  1. P. Gay, Freud (1989) p. 69
  2. E. Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (1964) p. 211
  3. H. Westerink, A Dark Trace (2009) p. 12
  4. M. Macmillan, Freud Evaluated (1997) p. 106