Anne-Katrin Altwein

germana skulptisto kaj grafikisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anne-Katrin ALTWEIN (naskiĝinta en 1960 en Hohenstein-Ernstthal[1] - 15-an de januaro 2023) estis germana skulptistino kaj grafikistino kun multe da internacia sperto.

Anne-Katrin Altwein
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1960 (1960-01-02)
en Hohenstein-Ernstthal
Morto 15-an de januaro 2023 (2023-01-15) (63-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Burg Giebichenstein University of Art and Design Halle
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • grafikisto
TTT
Retejo https://www.anne-katrin-altwein.de/
vdr
Skulptaĵo en Vajmaro: Odins Raben und die Midgardschlange, ĉ. 2010

Agado kreiva redakti

Ŝi diplomiĝis en Halle (Saale) je la Artaltlernejo Burgo Giebichenstein en 1984. Altwein gajnis multajn unuajn premiojn kaj volonte kaj ade realigas aferojn sub libera aero. Ŝi ankaû kreas artaĵojn ŝtonajn, bronzajn, ceramikajn. Krome estas en ŝia artaĵaro ankaŭ grafikaĵoj kaj interaktivaj aferoj. Ŝi fasciniĝas per ĉio kreata, aferoj vundeblaj, sindefendantaj, homaj. Krom nacioj, kulturoj, religioj ekzistas (laŭ la konvinkiĝo de Altwein) ankaŭ interna homa svingo kiu difinas nin kaj tute apartenas al ni.[2]

Inter ŝiaj stipendioj menciindas:

  • 1999: Cité Internationale des Arts Paris (Franclando)
  • 2001: Ambrosiahuset Bergen (Norvegujo)
  • 2007: KKV-B Stein-Stipendium (Svedujo)

En 2001 ŝi komisiitis docenti pri vidigo ĉe HFM Weimar; en 2002 oni aljuĝis al ŝi la Wilhelm-von-Kuegelgen-premion kaj en 2008 la Turingia ŝatkancelario subtenis malvare laboron en filmfarado.

Inter ŝiaj ekspozicioj estis la jenaj:

  • 1996: UNO-palaco en Ĝenevo (Svisujo)
  • 1996: Centre Culturel Amiens (Franclando)
  • 1998: Kunsthalle Weimar kaj TUFA Trier (Germanujo)
  • 2009: eu-art-network-ekspozicio Palazzo Albrizzi okaze de la Venecia Bienalo (Italujo)
  • 2009: Turingia Landa Parlamento
  • 2010: Skulptaĵegoj en la urbo Vajmaro (Germanujo)
  • 2011: Kunstkabinett Bayreuth (Germanujo)
  • 2011: SkulpturesPark (Svedujo)
  • 2012: UddenSkulptur (Svedujo)
  • 2012: InSitu en Vodnjan/ Dignano (Kroatujo)
  • 2021:Niemiecka Wystawa Interdyszyplinarna Baltycka Galerie Sztuki Amfiteatr, Koszalin (Polujo)

Verkoj en libera aero (elekto) redakti

  • Tübingen, Eberhard-Karls-universitato: ´Gralsucher´
  • Jena Winzerla: Sibylle und Schroedingers Katze
  • Jena, Paradies-stacidomo: Drei Schicksalsgöttinnen
  • Jena, Forschungszentrum: WerteGemeinschaft/ Menschliche Größe
  • Apolda, Polizeiinspektion: Gralsucher
  • Vajmaro, ĉe Urba kastelo: Odins Raben und die Midgardschlange
  • Halle, Paul-Riebeck-Stift: Zu Zweit (Mutter und Sohn)
  • Erfurto, LVG: Tanzende Äste
  • Erfurto, ĉe la Ursulanina monaĥejo: Franz und der Vogel
  • Sömmerda Bonifaco-infanĝardeno: 'Ich, Bonifatius, Knecht der Knechte Gottes
  • Pößneck, areo de la 1-a Turingia landa hortikulturekspozicio: Drei Frauen (Demut)

Altwein aktivis krome en Germanujo en la sekvaj landoj: Arĝentino, Blankruslando, Brazilo, Franclando, Italujo, Kroatujo, Meksiko, Norvegujo, Paragvajo, Svedujo, Vietnamio, Ukrainio, Usono.

Literaturo redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti