Anne Frank

germana-nederlanda taglibro-aŭtorino kaj viktimo de Holokaŭsto
(Alidirektita el Anne FRANK)

Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12‑an de junio 1929; mortis en marto 1945 en la nazia koncentrejo en Bergen-Belsen) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia okupo de Nederlando.

Anne Frank
Anne Frank en Amsterdamo en 1940
Anne Frank en Amsterdamo en 1940
Persona informo
Naskonomo Annelies Marie Frank
Naskiĝo 12-an de junio 1929 (1929-06-12)
en Maingau Clinic of the Red Cross, Frankfurto ĉe Majno,  Vajmara Respubliko
Morto 1-an de februaro 1945 (1945-02-01) (15-jaraĝa)
en Bergen-Belsen,  Nazia Germanio
Mortokialo tifo
Tombo Bergen-Belsen
Lingvoj nederlandagermana
Loĝloko Frankfurto ĉe Majno • Merwedeplein 37-II • annex Prinsengracht 263 • Frankfurto ĉe MajnoBergen-Belsen
Ŝtataneco Nazia GermaniosennaciecoVajmara RespublikoReĝlando de Nederlando
Alma mater 6th Montessori School Anne Frank
Subskribo Anne Frank
Memorigilo Anne Frank
Familio
Patro Otto Frank
Patrino Edith Frank-Holländer
Frat(in)oj Margot Frank • Eva Schloss
Parencoj Eva Schloss
Okupo
Okupo taglibristo • verkisto
Verkoj Taglibro de Anne Frank
Tales from the Secret Annex
TTT
Retejo https://www.annefrank.org
vdr

Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 la familio de Anne, ŝiaj gepatroj kaj fratino, fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la germanoj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht. Kvar nederlandaj geamikoj: Miep Gies, Bep Voskuijl, Johannes Kleiman kaj Victor Kugler ilin helpadis kaj provizis per nutraĵoj. La 4an de aŭgusto 1944 post la denunco de anonima nederlandano la germanoj malkovris la kaŝejon, la SS-ano Karl Silberbauer arestis la judojn kaj du helpantojn (Johannes Kleiman kaj Victor Kugler) kaj portis la judajn kaŝitojn al naziaj koncentrejoj kaj la du arestitajn helpantojn al: unu al trudlaborejo kie li pasigis 5 monatojn kaj la dua restis en arestejo 6 semajnojn.

Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita de la supre menciita helpantino Miep Gies - ŝi trovis la taglibron en la iama kaŝejo, kiu nuntempe funkcias kiel muzeo.

La simbola tombo de Anne Frank kaj ŝia fratino Margot en la koncentrejo en Bergen-Belsen
La skulptaĵo de Anne Frank en Amsterdamo
La familio de Anne Frank kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht 263, temas pri la maldekstra domo
Rekonstruaĵo de la libroŝranko, kiu kamuflis la enirejon al la kaŝejo en Amsterdamo

Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, estis la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon. La patrino Edith Frank-Holländer mortis la 6an de januaro 1945 en la koncentrejo Aŭŝvico [1]. Margot Frank - la fratino de Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945, pli-malpli samtempe kiel Anne.

Post la milito Otto Frank redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La postdomo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi estis reĝisorita sub la titolo The Diary of Anne Frank kaj filmita en Usono, kun la aktorino Millie Perkins ludanta la rolon de Anne.

La 11-an de januaro 2010 en kadukulejo en Amsterdamo forpasis la 100-jaraĝa nederlandanino Miep Gies, kiu helpis Anne Frank kaj ŝian familion kaŝi sin dum la germana okupado de Nederlando. Miep Gies, kiu estis aŭstro-devena, kun alia persono, kiu helpis la kaŝintojn, ne estis arestitaj ĉar ankaŭ la SS-ano estis aŭstro-devena, do feliĉe ili ambaŭ travivis. Nome ŝi (Miep Gies) poste savis la faman taglibron de Anne kaj transdonis ĝin al ŝia patro Otto Frank post lia reveno el la koncentrejo Aŭŝvico[2].

Tradukoj en Esperanto redakti

 
La memor-steleo omaĝe al Anne Frank en Frankfurto ĉe Majno
 
La memor-ŝtono omaĝe al Anne Frank en Aĥeno (Akeno)
  • Taglibro de Anne Frank, el la nederlanda originalo trad. G. J. Degenkamp. Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. 219 p.: ilustr.
  • Taglibro de Anne Frank, Trad. Nora Bartels. Tokio: Libroteko Tokio, 1997. 299 p.


Referencoj redakti

 
La Taglibro de Anne Frank (en Esperanto)
  1. Anne Frank (1929–1945), Diarist (angle). Litopia. Arkivita el la originalo je 2003-04-29. Alirita 2006-02-05.
  2. Голландка, сохранившая дневник Анны Франк, умерла в возрасте 100 лет (ruse) (2010-01-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2016-06-05.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti