Anne Frank
Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12‑an de junio 1929; mortis en marto 1945 en la nazia koncentrejo en Bergen-Belsen) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazi-germana epoko.
Anne Frank | |
---|---|
![]() Anne Frank en Amsterdamo en 1940 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Annelies Marie Frank |
Naskiĝo | 12-an de junio 1929 en Frankfurto ĉe Majno, ![]() |
Morto | 1-an de februaro 1945 (15-jara) en Bergen-Belsen, ![]() |
Mortokialo | tifo |
Tombo | Bergen-Belsen |
Lingvoj | nederlanda lingvo • germana lingvo |
Loĝloko | Frankfurto ĉe Majno • Amsterdamo • Amsterdamo • Frankfurto ĉe Majno • Bergen-Belsen |
Ŝtataneco | Germanio • sen valoro • Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Secundaria #70 |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Otto Frank |
Patrino | Edith Frank-Holländer |
Frat(in)oj | Margot Frank • Eva Schloss |
Parencoj | Eva Schloss |
Okupo | |
Okupo | taglibro-verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto |
Verkoj | Taglibro de Anne Frank |
TTT | |
Retejo | https://www.annefrank.org |
Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 Anne kune kun siaj gepatroj kaj la fratino fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la germanoj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht. Kvar nederlandaj geamikoj: Miep Gies, Bep Voskuijl, Johannes Kleiman kaj Victor Kugler helpadis ilin kaj provizis per nutraĵoj. La 4an de aŭgusto 1944 post la denunco de unu anonima nederlandano la germanoj malkovris la kaŝejon, la germana SS-ano Karl Silberbauer arestis judojn kaj du helpantojn (Johannes Kleiman kaj Victor Kugler) kaj portis la judajn kaŝitojn al naziaj koncentrejoj kaj la du arestitajn helpantojn al: unu al trudlaborejo kie li pasis 5 monatoj kaj la dua restis en arestejo 6 semajnoj. Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen en februaro-marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita fare de unu pli frua menciita helpantino Miep Gies - ŝi trovis la taglibron en la iama kaŝejo, kiu nuntempe estas kiel la muzeo.


Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon kaj ekzemple Margot Frank - la fratino de Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen dum februaro-marto 1945 kaj ilia patrino Edith Frank-Holländer mortis la 6an de jnuaro 1945 en la koncentrejo Aŭŝvico [1], post la milito Otto Frank redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La postdomo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi sub la titolo The Diary of Anne Frank estis filmigita en Usono, kun Millie Perkins en la ĉefrolo.
La 11-an de januaro 2010 en kadukulejo en Amsterdamo forpasis la 100-jaraĝa nederlandanino Miep Gies, kiu helpis Anne Frank kaj ties familion kaŝi sin dum la germana okupado de Nederlando. Miep Gies kiu estis aŭstro-devena kun unu alia persono kiu kaŝis interalie Anne Frank ne estis arestitaj ĉar la germana SS-ano estis ankaŭ aŭstro-devena, do feliĉe ili ambaŭ tamen travivis. Nome ŝi (Miep Gies) poste savis la faman taglibron de Anne kaj transdonis ĝin al ŝia patro Otto Frank post reveno de li el la koncentrejo Aŭŝvico[2].
Tradukoj en EsperantoRedakti
- Taglibro de Anne Frank, el la nederlanda originalo trad. G. J. Degenkamp. - Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. - 219 p.: ilustr.
- Taglibro de Anne Frank, Trad. Nora Bartels. Tokio, 1997. 299 p.
ReferencojRedakti
- ↑ Anne Frank (1929–1945), Diarist (angle). Litopia. Arkivita el la originalo je 2003-04-29.
- ↑ Голландка, сохранившая дневник Анны Франк, умерла в возрасте 100 лет (ruse) (2010-01-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-15.
Vidu ankaŭRedakti
- Dawid Rubinowicz
- Tanja Saviĉeva
- Aŭŝvico / Auschwitz
- Holokaŭsto
- Hejmo de Anne Frank
- Centro Anne Frank
- Bouhuys, Mies. (1988) Anne Frank ne estas de hieraŭ, tradukita de Nora Bartels. Rakonto pri la juda knabino, kies taglibro fariĝis fama atestaĵo kontraŭ la naziismo.
- 5535 Annefrank